Brita bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgie Fame, unu el ĉefaj figuroj de la Brita Ritmenbluso en 1968.

Brita bluso estas formo de muziko deriva el usona bluso kiu originiĝis fine de la 1950-aj jaroj kaj kiu atingis sian pinton de ĉefa populareco en la 1960-aj jaroj, kiam ĝi disvolviĝis kiel distinga kaj influa stilo dominata per la uzado de la elektra gitaro kaj ĝi disponis el internaciaj steluloj kiaj The Rolling Stones, The Animals, Eric Clapton, Fleetwood Mac kaj Led Zeppelin.

Dum kelkaj bandoj fokusiĝis al blusartistoj, partikulare al tiuj de la ĉikaga elektra bluso, aliaj adoptis pli ampleksan intereson en ritmenbluso, kiel tiuj kiuj laboris por Chess Records kiel Muddy Waters kaj Howlin' Wolf, sed ankaŭ en rokanrolaj pioniroj kiel Chuck Berry kaj Bo Diddley.[1] Plej sukcesaj estis Rolling Stones, kiu abandonis bluspurismon antaŭ ilia stilo plifirmiĝis kaj ili produktis sian unuan samnoman albumon en 1964, kiu ege konsistis el ritmenblusaĵoj. Sekvante la tajdon de la enlanda kaj poste eksterlanda sukceso de Beatles, Rolling Stones tuj establiĝis kiel la dua plej populara brita bando kaj aliĝis al la Brita Invado al la usona diskopintaro kiel estroj de la dua tajdo de ritmenblusaj bandoj.[1][2] Aldone al la jam uzitaj elementoj de Ĉikaga bluso, la Rolling Stones uzis ankaŭ kantojn de Chuck Berry kaj The Valentinos, kies It's All Over Now havigis al ili ilian unuan britan unuan rangon en 1964.[3] Blusaj kantoj kaj influoj plue aperis en la muziko de Rolling Stones, kiel en ilia versio de "Little Red Rooster", kiu iĝis numero 1a en la brita listo de pintaj pecoj en Decembro 1964.[4]

Aliaj Londonaj bandoj estis The Yardbirds (inter kies anoj estis tri gravaj gitaristoj, nome Eric Clapton, Jeff Beck kaj Jimmy Page), The Kinks (kun la pionira kantoverkisto Ray Davies kaj la rok-gitaristo Dave Davies),[2] kaj Manfred Mann (konsiderita posedanta de unu el la plej aŭtentaj sonvoĉistoj sursceneje en la figuro de Paul Jones) kaj Pretty Things, ĉe la pli ĵaz-influitaj grupoj kiel Graham Bond Organisation, Georgie Fame kaj Zoot Money.[1] Bandoj aperintaj el aliaj ĉefaj Britaj urboj estis The Animals el Newcastle (kun la klavaro de Alan Price kaj la voĉo de Eric Burdon), The Moody Blues kaj Spencer Davis Group el Birmingham kaj Them el Belfast (kun sia kantisto Van Morrison).[1] Neniu el tiuj bandoj ludis ekskluzive ritmenbluson, ofte fide sur vario de fontoj, kiel Brill Building kaj ingrupaj kantoj por unuopaĵoj, sed ĝi restis en la kerno de iliaj unuaj albumoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 V. Bogdanov, C. Woodstra kaj S. T. Erlewine, All Music Guide to Rock: the Definitive Guide to Rock, Pop, and Soul (Milwaukee, WI: Backbeat Books, 3a eld., 2002), (ISBN 0-87930-653-X), pp. 1315-6.
  2. 2,0 2,1 Gilliland 1969, show 38.
  3. Bill Wyman, Rolling With the Stones (DK Publishing, 2002), (ISBN 0-7894-9998-3), p. 137.
  4. S. T. Erlewine, [Brita bluso ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas "Rolling Stones"], Allmusic, alirita en 16a Julio 2010.