Brita rabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La brita rabato estas la nomo donita al rabato pri la kontribuo de la Unuiĝinta Reĝlando al la buĝeto de Eŭropa Unio. Ĝi ankaŭ estas foje nomata "brita ĉeko".

Historio[redakti | redakti fonton]

La rabato estis negocita de brita ĉefministro Margaret Thatcher ĉe la Eŭropa Konsilio de Fontainebleau somere 1984[1]. La pravigo por ĉi tiu rabato estis tio, ke granda proporcio de la eŭropa buĝeto estas elspezata por la Komuna Agrikultura Politiko (tiutempe 80%, 42% por la periodo 2007-2013 ), kiu profitas multe malpli en Britio ol en aliaj landoj, ĉar ĝia agrikultura sektoro estis relative limigita proporcie al sia malneta enlanda produkto.

La rabato reprezentis ĉirkaŭ du trionojn de la troo de la brita kontribuo super la elspezoj de Eŭropa Unio al Britio.

En 2003, Jacques Chirac volis aboli ĉi tiun rabaton al Unuiĝinta Reĝlando, Tony Blair, tiama angla ĉefministro, kontraŭis ĝin alvokante la eblon postuli la abolicion de la Komuna Agrikultura Politiko.

En la jaro 2005, la rabato estis 3 miliardoj da pundoj (MEP). Por la jaro 2015 ĝi estis 6,1 miliardoj da eŭroj, inkluzive de 1,59 miliardoj pagitaj de Francio, 1,16 miliardoj de Italio, kaj 745 milionoj de Hispanio. Poste ankaŭ aliaj ŝtatoj ricevis rabaton: Germanio (1985), Svedio, Aŭstrio kaj Nederlando (2002)[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José-Alain Fralon, « Margaret Thatcher : « I want my money back » », Le Monde,‎ 11-a de majo 2005 legi rete) (arkivo)
  2. Briteliro: Eu ne tiom kostis al Britio (arkivo Le Figaro, 25-a de junio 2016