Britaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Britaj Insuloj konsistas el Britio kaj Irlando, eventuale ankaŭ de la ĉirkaŭantaj insuletoj (Manksinsulo, Hebridoj, Orkadoj, Ŝetlando), dividitaj inter la du ŝtatoj Respubliko de Irlando kaj Britio. Pro la etne favoriga priskribo ("Britaj" kaj ne ekzemple "Irlandaj" insuloj), iuj ekuzis la novan terminon Insuloj de la Nord-Atlantiko, kvankam tiu termino vere ampleksas pliajn teritoriojn ol la supre menciitajn.