Britaj Virgulininsuloj en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Britaj Virgulininsuloj en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 10 someraj eldonoj de la sporta evento, kaj eĉ sendis po unu atleton al la vintraj olimpikoj de 1984 kaj de 2014, kvankam la insularo estas tropika kaj ne havas verajn vintrojn.

Tamen la teamo neniam ĝis nun ricevis olimpikan medalon, nek en someraj nek en vintraj aperoj. Tial ĝi ne havas rangon inter la diversaj olimpikaj teamoj kaj sekve ankaŭ ne aperas en la suma medaltabelo de ĉiuj olimpikoj.

Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato de la Britaj Virgulininsuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]