Britannia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Britannia (laŭ la latina lingvo; anglalingve: Britain) dum la antikva epoko de Eŭopo estis la nomo por la tiuepoke de keltoj loĝata insulo en la nordokcidento de Eŭropo, okcidente de la insulo Irlando. Hodiaŭ la esperanta vorto Britio uziĝas sinonime por la longa ŝtatonomo Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu krom la antikvan Britannia ankaŭ ampleksas la nordan parton de Irlando kaj la pli etajn el la britaj insuloj - kontraste al la same origine kelta regiono Bretonio en norda Francio, kiun oni konsideris "Eta Britio", en la angla kaj pluraj aliaj naciaj lingvoj ekestis la vorto "Granda Britio" (angle Great Britain) por la plej granda de la britaj insuloj norde de Bretonio. La teritorio ampleksas la hodiaŭajn landojn Anglio, Kimrio kaj Skotio, kvankam la provinco de la Romia Imperio Britannia, kiu ekestis dum la jaro 43 post Kristo, nur ampleksis la areon de Anglio kaj Kimrio, do la sudan duonon de la insulo sen la norda Skotio.

La probabla antaŭkelta nomo por Britannia estas Albion.

La nomo Britannia supozeble devenas de la malnovirlanda vorto brith- respektive breith-, kio signifas tatuita.

La provinco Britannia de la Romia Imperio

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

La vorto Britannia do ene de la Romia Imperio ankaŭ estis la nomo por la romia provinco, instalita post konkero de la suda duono de la insulo dum la jaro 43 sub la romia imperiestro Claudius. Ĝia norda limo dum la sekvaj generacioj ofte ŝanĝiĝis.

Britannia, jen malhelruĝe akcentita

Dum la jaroj post 80 la romiaj legioj marŝis konsiderinde pli norden kaj provis armee kontroligi la tiean regionon. Tamen dum la jaro 120 ili retiriĝis ĝis limo, kiu korespondas al la nuna limo inter Anglio kaj Skotio, kaj tie konstruis protektan muregon, la Muron de Hadriano laŭ la tiama romia imperiestro Hadriano, por protekti la romian, sudan parton de la insulo de atakoj de la Piktoj. Dudek jarojn pli poste, dum 140, la romia armeo ankoraŭfoje agrese atakis la Piktojn kaj konstruis la Muron de Antonio pli norde, kiu tamen jam dum la jaro 160 devis esti forlasita de la romianoj - la Muro de Hadriano markis la konstantan nordan limon de la Romia Imperio.

Dum la jaroj 212 respektive 213 la provinco dividiĝis al la partoj Britannia Inferior (norda Anglio ĝis la Muro de Hadriano) kaj Britannia Superior (suda Anglio kaj Kimrio). Post la administra reformo de la romia imperiestro Diokleciano komence de la 4-a jarcento post Kristo ekzistis kvar, pli etaj, provincoj: Britannia Prima en la sudokcidento, Britannia Secunda en la nordo, Flavia Caesariensis en la nordoriento kaj Maxima Caesariensis en la sudoriento. Britannia samtempe iĝis "diocezo", do 'superprovinco'.

Ekde la jaro 343 la enloĝantoj de Britannia ripete suferis sub armeaj atakoj de la Saksoj, Piktoj kaj Skotoj. Ĉiam pli da armeaj legioj sendiĝis for el Britio al pli kernaj regionoj de la imperio, kiuj same estis sub atako de popoloj stormantaj en la imperian teritorion. Fine por defendo de la enloĝantaro nur restis unuoj de helpaj soldatoj, kiuj ĝenerale estis lokuloj. La Muro de Hadriano dum la jaro 400 estis forlasita, kaj oni provis fortikigi unuopajn loĝlokojn kontraŭ fremdaj atakoj. La lastaj romiaj soldatoj dum la jaro 410 forlasis la insulon, kvankam la plejmulto jam foriris dum la jaroj 401 kaj 407. Malarmeaj romiaj administraj postenuloj komence ankoraŭ restis, sed baldaŭ pro la pli puŝaj atakoj de la saksoj, piktoj kaj skotoj ili ankaŭ forlasis la landon. Tamen ŝajne dum la jaro 440 la romia armeo reakiris iom da kontrolo super la insulo, tamen nur por mallonga tempo. La Romia Imperio neniam formale rezignis pri sia rajto je la insulo - ankoraŭ dum la jaro 540 la romia imperiestro Justiniano la 1-a pledis posedorajton pri la insulo.

Dum la romia tempo, la imperiaj britoj ankaŭ alparolis sian ĉefan diion per la nomo Britannia kaj adoris ŝin samrange la "centraj" romiaj dioj.