Saltu al enhavo

Britio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britio en la Olimpikoj

Flago de Britio
IOK-kodo  GBR
NOK Brita Olimpika Asocio (British Olympic Association)
Retejowww.olympics.org.uk (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
327 sportistoj en 26 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Tom Daley kaj Helen Glover (inaŭguro)
Bryony Page kaj Alex Yee (fermo)
Medaloj
Rango: #7
oro
14
arĝento
22
bronzo
29
sumo
65
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Britio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Brita Olimpika Asocio, BOA, angle British Olympic Association, kimre Cymdeithas Olympaidd Prydain kaj skotgaele Comann Oiliompaics Bhreatainn.

Konkuris sume 327 britaj atletoj en 26 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la plonĝisto Tom Daley kaj la remistino Helen Glover.[1]

la plonĝisto Tom Daley (jen jam en 2016), en 2024 la vira teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 65 medalojn, 14 orajn, 22 arĝentajn kaj 29 bronzajn, kaj sekve ricevis la sepan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Ros Canter
Laura Collett
Tom McEwen
rajdado teama eventado 29-a de aŭgusto
 Oro Tom Pidcock biciklado konkurso 29-a de julio
 Oro Nathan Hales pafado konkurso 30-a de julio
 Oro Matt Richards
Duncan Scott
Tom Dean
James Guy
Kieran Bird
Jack McMillan
naĝado vira 200-metra liberstila stafeto 30-a de julio
 Oro Alex Yee triatlono vira triatlono 31-a de julio
 Oro Lauren Henry
Hannah Scott
Lola Anderson
Georgina Brayshaw
remado ina kvaropa ok-rema konkurso 31-a de julio
 Oro Emily Craig
Imogen Grant
remado ina malpeza duopa konkurso 2-a de aŭgusto
 Oro Bryony Page gimnastiko ina trampolino 2-a de aŭgusto
 Oro Scott Brash
Ben Maher
Harry Charles
rajdado teama saltado 2-a de aŭgusto
 Oro okopa vira rema teamo remado okopa rema regatto 3-a de aŭgusto
 Oro Sophie Capewell
Emma Finucane
Katy Marchant
biciklado ina teama sprinto 5-a de aŭgusto
 Oro Keely Hodgkinson atletiko ina konkurso 5-a de aŭgusto
 Oro Ellie Aldridge velado ina konkurso 8-a de aŭgusto
 Oro Toby Roberts sporta grimpado vira kombinita grimpado 9-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]