British Council

El Vikipedio, la libera enciklopedio
British Council
emblemo
internacia organizaĵo
Dum 1934 - nuntempe
Fondintoj Brita registaro vd
Membro de European Film Promotion vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Estr(ar)o Ciarán Devane
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ŝtata entrepreno
filioj British Council Czech Republic vd
vdr

British Council (esperante: Britia Konsilio) estas internacia organizaĵo, fondita kaj subtenata de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (Britio). Ĝia celo estas disvastigado de la kulturo de sia lando kaj de la angla lingvo.

Ĝi funkcias en pli ol 100 landoj: antaŭenigante pli larĝan scion pri Britio kaj la angla lingvo (kaj la kimra lingvo en Argentino) instigante kulturan, sciencan, teknologian kaj edukan kunlaboron kun Britio. La organizo estis nomita mildpova etendo de la ekstera politiko de la UK. Ĉiu centron havas bibliotekojn, kulturajn ekspoziciojn, lingvajn kursojn ktp en diversaj landoj de la mondo.

En 1934 britaj eksterlandaj oficistoj kreis la "British Committee for Relations with Other Countries" por subteni anglan edukadon eksterlande, antaŭenigi britan kulturon kaj batali la pliiĝon de faŝismo.

La totala enspezo de la British Council en 2014-15 estis 973 milionoj £, ĉefe konsistigitaj de 154.9 milionoj £ subvencio ricevita de la Oficio de Eksterlandaj rilatoj kaj de la Komunumo de Nacioj; 637 milionoj £ enspezo de kotizoj kaj instruado kaj ekzamenservoj; kaj 164 milionoj £ de kontraktoj.

Rezistado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]