Britt Ekland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britt Ekland
Persona informo
Britt Ekland
Naskiĝo 6-an de oktobro 1942 (1942-10-06) (81-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Edz(in)o Peter Sellers • Slim Jim Phantom vd
Infanoj Victoria Sellers vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto • aŭtobiografo • televida prezentisto • modelo vd
Aktiva dum 1959– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Britt EKLAND (svedlingva prononco: [ˈbrɪtː ˈěːkland]; denaske Britt-Marie Eklund; 6a de Oktobro 1942) estas sveda aktorino, manekeno kaj kantistino. Ŝi aperis en nombraj filmoj laŭlonge de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel per roloj en The Double Man (1967), The Night They Raided Minsky's (1968), Machine Gun McCain (1969), Stiletto (1969) kaj la brita krima filmo Get Carter (1971), kiu establis ŝin kiel seksosimbolo. Ŝi stelulis ankaŭ en kelkaj hororfilmoj kiel ĉe la brita hororfilmo The Wicker Man (1973), kaj aperis kiel Bond-virino en The Man with the Golden Gun (1974).

Ekland plue aktoris tra la cetero de la 1970-aj jaroj, ludante rolojn en filmoj kiel The Ultimate Thrill (1974), Royal Flash (1975), High Velocity (1976) kaj King Solomon's Treasure (1979), kaj aperis en la 1980-aj jaroj en filmoj kiel Fraternity Vacation (1985), Moon in Scorpio (1987) kaj Scandal (1989), sed dum la komenco de la 1990-aj jaroj ŝi aktorado konsistis en teatraj laboroj, kameoj aŭ aperoj en realectelevido.

Totale ŝi aperis en 51 filmoj, epizodoj de 26 televidaj serioj, 13 televidprogramoj kaj publikigis diskon "Do it to Me once more (with feeling)" / "Private Party" (1979) No. 15 en Svedio.

Ŝia altnivela socia vivo, ŝia geedziĝo en 1964 al aktoro Peter Sellers kaj ŝia rilato kun la kantisto Rod Stewart altiris konsiderindan atenton de la amaskomunikiloj, kaj rezultis en la fakto, ke ŝi estis unu el la plej fotitaj famulinoj en la mondo ĉefe dum la 1970-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]