Esperanto-movado en Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Britujo:Esperanto-movado)

Britujo. La angla lingvo estas unu el la plej disvastigitaj, kaj en Britio, krom en partoj de Kimrio kaj Norda Skotlando (stato 1934), ĝi estas ĉie parolata. La bezono je internacia lingvo ne estas tiel multe sentata en Britio kaj en la Brita Imperio, kiel ekzemple en multaj partoj de Eŭropo, kie la lingva diverseco estas pli evidenta. La brito havas reputacion ne esti bona parolanto de alilandaj lingvoj, spite la fakton, ke klasikaj kaj modernaj lingvoj estas bone instruataj en ĉiuj lernejoj. Tamen en tiu ne promesplena kampo Esperanto forte enradikiĝis. Ĝia fortika kaj solida stato en Britio estas rezulto de persista klopodado de kelkaj pioniroj, kies organizemo, ordemo, sindediĉo kaj entuziasmo kunmetis por ĝi firman fundamenton.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Kvar monatojn post la apero de la "Unua Libro" de L.L. Zamenhof (julio 1887) artikolo en la Londona ĵurnalo "St. James's Gazette" pri lingvo nomata "Internacional" inventaĵo de d-ro Esperanto, altiris la atenton de juna irlandano, studento de lingvistiko en la Universitato de Oksfordo (Oxford), Richard H. Geoghegan, kiu havigis al si la lernolibron por germanoj (n-ron 4 el la "Biblioteko"). Lerninte la novan lingvon, li tradukis ĝin por anglolingvanoj, kaj ĝi poste aperis kun la titolo "D-r Esperantos International Language Introduction and Complete Grammar, English Edition, by R. H. Geoghegan, 1889". Poste li tradukis anglen la lernolibron de Wilhelm Heinrich Trompeter kaj aliajn verkojn.

Sed estis en la Jorkŝira urbo Keighley, kie Esperanto atingis sian unuan grandan sukceson. Tie Joseph Rhodes, loka ĵurnalisto, faris en la komerca ĉambro la unuan propagandan paroladon pri Esperanto en Anglio kaj en novembro 1902 kun John Ellis starigis la unuan Esperanto-Societon en Granda Britio. Li fariĝis prezidanto, kaj Rhodes sekretario. En la sama monato en la domo de d-ro John Charles O'Connor en Londono kunvenis por studi la novan lingvon malgranda grupo, en kiu troviĝis krom O'Connor, f-ino E. A. Lawrence, kaj junulo nomita Harold Bolingbroke Mudie, kies postaj servoj por la Esperanto-movado estis nekalkuleble valoraj. Tiu grupo estis la nukleo de la Londona Esperanto-Klubo, kiu stariĝis en januaro 1903 kaj estis dum jardekoj unu el la plej potencaj grupoj. Ĝi naskiĝis en la oficejo de la internacie konata ĵurnalisto William Thomas Stead, ĉefredaktoro de The Review of Reviews, kiu mem alportis al la lingvo ne nur sian fortan apogon, sed dediĉis financajn rimedojn kaj avantaĝojn de sia eldonista organizaĵo por ĝia diskonigo. Felix Moscheles, fama pentristo, fariĝis prezidanto, Lawrence sekretario kaj Stead kasisto.

Sed la plej granda inspiro de la klubo kaj fine de la tuta movado en Britio estis Mudie, tiam juna borsisto. Rapide li kolektis ĉirkaŭ si aron da rimarkindaj homoj, kiuj kontribuis, ĉiu laŭ siaj apartaj talentoj, brilan helpon. Inter ili estis d-ro John Pollen, antaŭa hinduja juĝisto, Maj.-Generalo George Cox, Achille Motteau, Edward Alfred Millidge, Alfred Edward Wackrill, George Ledger, Merrick, f-inoj Schafer kaj O'Brien. Preskaŭ ĉiu rekruto laboradis arde per parolo kaj plumo. O'Connor, Pollen, Mudie kaj aliaj faris propagandajn paroladojn tra la tuta lando; Motteau tradukis "The Tempest" de Shakespeare kaj kompilis la unuan Vortaron Esperanto-anglan. O'Connor eldonis novan lernolibron kaj, en kunlaborado kun C. F. Hayes, Anglan-Esperantan Vortaron. Herbert F. Höveler (Ĉefeĉ) komencis eldoni la malkarajn "ŝlosilojn" por diversaj lingvoj.

Fruaj periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

En novembro 1903 aperis "The Esperantist", la unua brita Esperanto-gazeto, kies redaktoro estis la agema Harold Bolingbroke Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajero aperis informoj pri grupoj en Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow, Portsmouth kaj Londono. Rapide la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj de la lando: En oktobro 1904, por kontentigi la sentatan bezonon por forta centro de ĉiuj britaj grupoj, la "British Esperanto Association" (BEA) fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA filiiĝis grupoj ankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝis individuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungis oficistojn, starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kaj eldonis monatan gazeton The British Esperantist, al kiu The Esperantist cedis lokon.

Dum ĝia tuta ekzistado "The British Esperantist" estis gvidata de sinsekvo de brilaj redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis por ĝi altan nivelon kiel modesta nacia gazeto kaj gajnis por ĝi la respekton de Esperantistoj tra la tuta mondo. En 1924 aperis la gazeto "International Language" lerte redaktata unue de C. H. Edmonds poste de Leonard Nowell Mansell Newell. Ĝi estis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-Esperantistojn pri la lingvo. Post ok jaroj ĝi fandiĝis kun "The British Esperantist". De 1919 ĝis 1925 trimonata gazeto "Literaturo" alportis multe da helpo al la studo de la lingvo.

Regionaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Grava stadio en la organizo estis la starigo de Federacioj de regionaj grupoj, kiuj kunigis la samprovincajn grupojn Esperantistajn por komuna agado. Jam en 1908 fondiĝis Federacioj en Lancashire kaj Cheshire, Yorkshire, Nord-Oriento, Londono kaj Mezlando; kaj poste sekvis nacia federacio de Skotlando. (Preskaŭ ĉiu federacioj en 1934 eldonis propran bultenon.)

Sendube la disvastigado de la lingvo ricevis plej grandan akcelon per la tria Universala Kongreso (UK), okazinta en Kembriĝo (Cambridge) en 1907. Neniam antaŭe okazis en Britio kongreso, en kiu homoj de diversaj gentoj kaj nacioj kunvenis kaj interkompreniĝis per helpa lingvo. La spektaklo mirigis la ĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj favoraj aŭ malfavoraj, kiuj vekis multe da intereso. Fama universita profesoro en Cambridge, d-ro J. E. B. Mayor, atentigis pri la pedagogia valoro de Esperanto kaj rekomendis, ke ĝi estu instruata al infanoj kiel unua lingvo post la gepatra lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-ro A. Scougal, ĉefinspektoro de lernejoj en Skotlando, poste donis al la lingvo fortan aprobon. Novaj lernolibroj kaj tradukaĵoj aperis, grupoj stariĝis tra la tuta lando, kaj novaj federacioj. Kursoj komenciĝis en vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

2-a Brita Kongreso de Esperanto en Leeds, 1909

Skotaj Esperantistoj jam havinte du naciajn kongresojn, invitis la britan Esperantistaron en la ĉefurbon Edinburgh en pentekosto 1908. Tiu kongreso allogis 600 Esperantistojn el diversaj partoj de la lando, kaj estis la unua el serio de britaj naciaj kongresoj, kiuj okazis preskaŭ ĉiujare laŭ jena ordo: Leeds 1909, Cheltenham 1910, Southport 1911, Portrush (Irlando) 1912, Eastbourne 1913, Sheffield 1914, Bath 1915, York 1916, Liverpool l9l9, Birmingham 1920, Harrogate 1921, Londono 1922, Bournemouth l923, Chester 1924, Leamington 1925, Huddersfield 1926, Cheltenham 1927, Newcastle 1928, Canterbury 1929, Nottingham 1930, Birmingham 1931, Southport 1932, Oxford 1933. Dum tiuj kongresoj okazis la jarkunvenoj de BEA. Ĉiujare de 1913 la Duko de Connaugnt, onklo de la reĝo, estis la protektanto; kutime partoprenis lokaj eminentuloj, kaj urbestraro donis oficialan akcepton. En ĉiuj okazis publika Diservo en Esperanto, ofte en la ĉefa preĝejo de la urbo.

En 1916-1917 okazis en Patricroft apud Manchester, la fama "Eccles-Eksperimento", en kiu 200 infanoj en efementa lernejo regule ricevis instruon pri Esperanto sub kontrolo de loka Eduka Komitato kaj ŝtata inspektoro. Post tri monatoj la inspektoro konstatis, ke la studado de Esperanto efikis ĉe la lernantoj simile al la studado de klasikaj lingvoj. Oni do permesis daŭran instruadon de la lingvo al ĉiuj infanoj en la lernejo kiel parton de ĝia ordinara studprogramo. Aliaj lernejoj sekvis tiun ekzemplon, kaj en 1922 la Edukada Departemento en Londono oficiale raportis al la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, ke Esperanto tiam estis instruata en 13 unuagradaj kaj 4 duagradaj lernejoj al 1103 lernantoj, kaj en 10 vesperaj lernejoj al 269 lernanto. La instruado en lernejoj estis multe helpata de "Esperanto Monthly", gazeto ĉefe por lernantoj, kiun eldonis BEA de 1913 ĝis 1919. En 1933 Esperanto estas instruata al 635 infanoj en 13 unuagradaj lernejoj: en 10 el tiuj lernejoj oficiale, en la ceteraj kiel temo nedeviga aŭ post lerneja horo. La perspektivo en tiu ĉi kampo estas nuntempe pli hela, ol antaŭe; ĉefa malhelpo estas, ke ankoraŭ Esperanto ne estas oficiala temo por lerneja ekzameno.

En 1917 kelkaj komercistoj en Londono organizis gravan eksperimenton, en kiu elektitaj komercistoj en sep diversaj landoj, sen antaŭa scio de la lingvo, entreprenis ĝin lerni dum tri monatoj kun la celo pruvi, ĉu ili povus sukcesplene interkorespondi pri komercaj aferoj. Post la fino de tiu periodo ili publike atestis favoran rezulton. Tiu eksperimento altiris multe da atento, kaj diversaj komercaj ĉambroj deklaris favorajn rezoluciojn. La Komerca Ĉambro de Londono jam starigis ekzamenojn de Esperanto, en kiuj sufiĉe granda nombro da lernantoj prezentis sin. En 1934 "The Royal Society of Arts" regule ekzamenis pri Esperanto. La Brita Asocio por la Akcelo de la Scienco, la plej grava scienca asocio en la tuta Brita imperio, en 1921 starigis komisionon el eminentaj sciencistoj kaj edukistoj por esplori la temon de internacia helpa lingvo. Tiu komisiono, konsiderinte pri la ebleco de la latina, la angla kaj artefaritaj lingvoj por la celo, en 1922 favore raportis por Esperanto.

UK 1926 en Edinburgo

La UK okazis en 1926 en Edinburgh, kaj allogis 900 samideanojn el 37 landoj. W. M. Page prezidis, kaj la sekretarioj estis John Mabon Warden kaj W. Harvey. Aparta, tre interesa trajto de la Somera Universitato estis fako de folkloro kaj popolkanto. Dum la kongresa Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la Biblio en Esperanto estis sotene dediĉata. Ĝia eldonado estis unu el la plej gravaj servoj, kiujn faris britaj Esperantistoj por la lingvo. - En 1930 la UIC estis aranĝata denove en Britio, en la universitata urbo Oksfordo. Bernard Long estis prezidanto kaj prof. William Edward Collinson prezidis la Someran Universitaton.

En 1931 Collinson estis difinita kiel unua lektoro pri Esperanto en la universitato de Liverpool, kiu por tiu celo ricevis kapitalon de 4000 pundoj, testamente de d-ro John Buchanan. - En la knabskolta movado Esperanto trovis multajn adeptojn. La brita iniciatinto Lord Baden-Powell rekomendis Esperanton kiel lingvon por la interpretista insigno, kaj multe da knaboj lernis la lingvon tiucele. Ankaŭ la internacia societo Skolta Esperantista Ligo fondiĝis en Britio en 1918. La ĉefa organizaĵo estas la BEA, kies prezidanto en 1934 estas R. Robertson, kaj kiu havas sidejon en centra parto de la ĉefurbo. Tie laboras kun aliaj la sekretario Montagu Christie Butler (de junio 1916; antaŭaj sekretarioj: H. F. Sexauer, majo 1905 - julio 1906; H. Clegg, aŭg. 1906 - febr. 1915; E. A. Allsop, marto 1916 - majo 19l6), kaj la administranto Cecil Charles Goldsmith. De feb. 1934 ĝenerala sekretario estas C. C. Goldsmith (ne plu estas ofico "administranto"). M. C. Butler restas sekretario eduka, ekzamena, propaganda. BEA en 1934 havis 1870 individuajn membrojn kaj 98 grupojn, kiuj plejparte estas filiigitaj el 14 regionaj federaracioj. La jara librovendo de la asocio valore sumiĝas al 2000 pundoj. BEA aranĝas ankaŭ ekzamenojn, kursojn per korespondo, oficialan organon "The British Esperantist", kaj konstantan propagandon tra la tuta lando, multe helpatan de la fakto, ke ĝi posedas propran aŭtomobilon. La biblioteko de la asocio estas tre grava kaj ampleksa, unu el la ĉefaj en la Esperantista mondo. La funkciado de la asocio atingis altan gradon de efikeco, al kiu kontribuas konstanta monsubteno de donacantoj kaj garantiantoj.

Britio estas centro de diversaj religiaj societoj. La Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj estis fondata en 1912, restarigita en 1926, stato 83 anoj, prezidanto Robert Augustus Davis, sekretario-kasisto John Edward Hookham. Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921, stato 127 membroj, prezidanto Charles Roden Buxton, sekretario Mabel Harrod. Jam de 22 jaroj seninterrompe okazas en London ĉiumonate nesekta Diservo en Esperanto.

Tradukoj el la angla literaturo (stato 1934)[redakti | redakti fonton]

La angla literaturo estas inde reprezentata en la traduka literaturo de Esperanto. Krom la jam aludita La Ventego troviĝas el la teatraĵoj de Shakespeare ankaŭ Julio Cezaro kaj Makbeto, tradukitaj de Lambert, Venecia Komercisto de Alfred Edward Wackrill, Sonĝo de Someromeza Nokto de L. Briggs kaj Reĝo Lear de pastroj Archibald John Ashley kaj Curry. Estas menciindaj ankoraŭ la tradukaĵoj: Luno de Izrael de Henry Rider Haggard (tradukis Montagu C. Butler kaj Edward S. Payson), La Dormanto Vekiĝas de H. G. Wells (A. F. Millward), Ok Noveloj de Arnold Bennett (Alfred Edward Wackrill).

La aparta laborista Esperanto-movado en Britio estas malforta, la Brita Laborista Esperanto-Asocio havas 10 grupojn kaj 160 anojn.

Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis M. C. Butler kaj B. Long. W. M. PAGE.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la 24-a Kongreso de BEA en Oxford okazis la 15-an de aprilo 1933 kunveno por instruistoj kaj aliaj interesitoj pri edukado. Ĉeestis proks. 70 personoj. Prelegis M. C. Butler. Li unue pritraktis la pretendojn de Esperanto kiel lerneja temo, poste plej oportunan aĝon por ĝia enkonduko. Li proponis la lastan jaron de la Unuagrada Popollernejo, aŭ la unuan jaron de la Liceo, sed opiniis, ke nuntempe ĝia plej bona ŝanco troviĝas ĉe la Daŭriga Popollernejo. Poste li resumis la respondojn ricevitajn al demandaro sendita al lernejoj.

Esperanto nun estas instruata, aŭ oficiale aŭ neoficiale, en 27 lernejoj en Anglujo, pri lernejoj en Kimrujo, Skotlando kaj Irlando mankas informo. E1 la 27 lernejoj 14 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en 8, neoficiale en 6, al 655 lernantoj entute (454 knaboj kaj 201 knabinoj). En la ceteraj 13 liceoj aŭ aliaspecaj dua- aŭ alt-gradaj lernejoj, 5 havas oficialan, kaj 8 neoficialan instruon; entute 351 lernantoj (161 knaboj, 190 knabinoj). La sumo da lernantoj do estas nuntempe 1006; 733 estas instruataj devige, 273 neoficiale. Lernolibroj uzataj: "Step by Step" en 8 lernejoj; "Tra la Jaro" 4; "Concise Course" 3; aliaj 4, nenia 8. Legolibroj: "E por Infanoj" 4, "Cindrulino" 2; 25 aliaj lernejoj ricevis specimenan lecionon.

Butler forte substrekis la mankon de sufiĉe da vere konvenaj legolibroj por infanoj; ankaŭ esprimis sian konvinkon, ke Esperanto ne atingos firman lokon en la temaro de lernejoj, ĝis la lingvo troviĝos oficiale en la temaro por la abiturienta diplomo.

F-ino Edwards (Bishop Auckland) diris, ke la ĉefa malhelpo kontraŭ la progreso de Esperanto en la lernejoj estas la manko de modernlingvaj instruistoj, kiuj scias Esperanton. Ŝia oficiala instruado okazas ĉe Grado I (11-jaraj lernantinoj), prepare al la franca lingvo. Ŝi rakontis pri la granda sukceso de la Ĉe-metodo en sia propra sperto, ankaŭ substrekis la gravecon provizi al la lernantoj okazojn daŭrigi la studadon de la lingvo post lerneja jaro, ekz. per loka grupo. Kroma esencaĵo estas eviti, ke la instruado de Esperanto dependu de la entuziasmo de unu persono. Parkin (Sibford) informis, ke li havas ses kolegojn, kiuj povas instrui la lingvon, sed ke la okazoj estas limigitaj pro tio, ke E ne estas, kiel la franca, deviga temo por la abiturienta diplomo. Goodes (Romford) rakontis malfacilaĵojn ĉe reorganizo de klasoj. Ekz., unu klaso, jam komencinte la studon de E, dividiĝis, kaj la du partoj estas kunigitaj kun aliaj infanoj ankoraŭ ne lernintaj la lingvon. Ĉe lia lernejo ses kolegoj lernas E-n. F-ino Nixon Bournville parolis pri la malhelpo, kiu okazas, kiam la lernantinoj havas multe malsimilan menspovon, kiel ĉe Daŭriga Lernejo, en kiu la tipoj similas tiujn de la Vespera Lernejo. Ŝi ankaŭ substrekis la mankon de taŭga legmaterialo por komencantoj. Tussell Scott (Letebworth) emfazis la amatoran kvaliton de la instruado pri Esperanto, kaj la bezonon por instruistoj laŭcele preparitaj. F-ino Forfey (Croydon) opiniis, ke estus domaĝe senkuraĝigi tiujn, kiuj instruas la lingvon eĉ post mallonga sperto kaj kun malgranda scio. Kelkfoje mankas aliaj instruistoj, kaj oni tamen povus atingi bonajn rezultojn.

       Laŭ The British Esperantist.

Laborista movado[redakti | redakti fonton]

La laborista movado en Britio neniam estis forta. En 1920 restariĝis Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj, sed havis nur ĉ. 30 membrojn. BLES eldonis flugfoliojn, broŝuron kaj iom post iom akiris kelkan influon ĉe laboristaj organizoj. Grava kleriga revuo "Plebs" enpresigis regule notojn pri aŭ el Esperanto. La Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj (marksista kleriga organizo) akceptis Esperanton en siaj kursoj kaj eldonis tradukon anglan de "La Laborista Esperantismo" de Lanti. Diversaj ĉefoj el la laborista movado subskribis alvokon favoran al Esperanto (1925). En 1927 BLES alinomiĝis Brita Laborista Esperanto-Asocio. En 1932 BLEA transiris al IPE. La SAT-anoj formas apartan organizaĵon SATEB (SAT En Britujo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]