Brjansko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005


  • loko: 53°17' Norde, 34°25' Oriente
  • horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 454,7 mil (en la aglomeraĵo de 2001)

Brjansk (ruse Брянск) estas rusia urbo, ĉefurbo de Brjanska provinco.

Brjansk estis fondita jare 985 kiel fortika vilaĝo sur la maldekstra bordo de rivero Desna (Десна), ĉe enenfluo en ĝin de rivero Bolva (Болва). La unua mencio pri la nuna Brjansk estis trovita en analoj de Ipatio dataj jare 1146 kiel Dobrjansk.

De jaro 1252 Brjansk estiĝis centro de Brjanska princado. De jaro 1356 Brjansk estis parto de Litova princado. Jare 1500 estis ree aneksita al Moskva ŝtato. Dum gvidado de Petro la Granda en Brjansk estis konstruita ŝipkonstruejo, kia jare 1737-1739 produktis ŝipojn por milito kun Turkio.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1778.

En la 19-a jarcento Brjansk estiĝis centro de grandindustrio por produktado de ŝtalaj reloj.

En jaro 1959 la urbo havis 207 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 431.5 mil loĝantojn.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 15401.

La interurba telefona kodo estas 0832, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Ekonomiko de la urbo bazitas sur produktado de kamionegoj, furgonoj, fervojkonstruada teĥniko. Ĥemia industrio estas notinda parto de ekonomiko de la urbo.

En la urbo estas fervoja stacio.

Brjansk estas hejmurbo de heroo de Kulika batalo Aleksandr Peresvet.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

La vetero en Brjansk esperante