Brníčko (Uničov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzistas ankaŭ Brníčko.
Brníčko
germane Pirnik
vilaĝo
Kapelo en Brníčko
Oficiala nomo: Brníčko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Uničov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Domoj 130 2010
Rivero Oskava
Situo Brníčko
 - koordinatoj 49° 46′ 20″ N 17° 08′ 31″ O / 49.77222 °N, 17.14194 °O / 49.77222; 17.14194 (mapo)
Katastro 4,87 km² (487 ha) Brníčko
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 91
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brníčko (Uničov)
Portalo pri Ĉeĥio

Brníčko (germane Pirnik) estas foje memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun ĝi estas parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. Brníčko estas apartigita de urbo Uničov de rivero Oskava, la orienta parto najbaras kun katastro de municipo Újezd. Vivas ĉi tie 338 loĝantoj (2021). En la jaro 2010 estis ĉi tie registritaj 130 adresoj.

Brníčko estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,87 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Devene Brníčko estis enloĝigita de germanligva loĝantaro, kiu estis post la dua mondmilito ellandigita.

En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Brníčko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869310
1880280
1890293
1900315
1910340
1921322
JaroLoĝantoj
1930397
1950496
1961309
1970277
1980305
1991324
JaroLoĝantoj
2001316
2011349
2021338

Industrio[redakti | redakti fonton]

En la katastro de municipo troviĝas granda maŝinindustria entrepreno UNEX, a. s., kiu produktas produkatojn de peza industrio. En antaŭaj tempoj tio estis ekz. havenaj gruoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo II/444 el Město Libavá tra Šternberk ĝis Uničov kaj plu poste ĝis Úsov kaj Mohelnice, kie ĝi ligiĝas al aŭtostrado D35. En la vilaĝo estas haltejo de fervojlinio numero 290 el Olomouc ĝis Šumperk.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]