Brno-Žabovřesky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brno-Žabovřesky
kvartalo
Brno Žabovřesky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brno-Žabovřesky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Rivero Svratka
Situo Brno-Žabovřesky
 - koordinatoj 49° 12′ 52″ N 16° 34′ 31″ O / 49.21444 °N, 16.57528 °O / 49.21444; 16.57528 (mapo)
Areo 4,35 km² (435 ha)
Loĝantaro 21 047 (2011)
Denseco 4 838,39 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 616 00
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Brno-Žabovřesky
Brno-Žabovřesky
Brno-Žabovřesky
Vikimedia Komunejo: Brno-Žabovřesky
Retpaĝo: www.zabovresky.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Tuta rigardo al Brno-Žabovřesky

Žabovřesky [ĵabovrĵeski] estas historia vilaĝo, urba kvartalo kaj kadastra teritorio en Ĉeĥio, kaj ekde la 24-a de novembro 1990 kiel Brno-Žabovřesky ankaŭ urboparto de la statuta urbo Brno kun areo de 434,87 hektaroj. Vivas ĉi tie 21 047 loĝantoj (2011). Oni registras en ĝi 118 stratojn kaj 4.008 adresojn.

Žabovřesky situas sur la maldekstra bordo de la rivero Svratka (rivero) nordokcidente de la historia kerno de Brno, al kiu ĝi relative proksimas. Sur la teritorio de la urboparto etendiĝas du arbaraj parkoj, el kiuj la Arbaro de Wilson formas la plej sudan parton de Žabovřesky kaj male la arbara parko ĉe la Monto de Palacký formas ties plej nordan parton. Žabovřesky estas parto de Brno ekde la 16-a de aprilo 1919, rilate al la ekesto de "Granda Brno" post la fondiĝo de sendependa Ĉeĥoslovaka respubliko.

La nomo Žabovřesky en la ĉeĥa lingvo tradukeblas kiel "ran-kriĉoj", aludante al la tipa sono produktata en la naturo de ranoj.

Najbaraj urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Žabovřesky najbaras en la sudo kun la urboparto Brno-centro (kun la kadastraj teritorioj Pisárky, Stránice kaj Veveří), en la oriento kaj nordoriento kun la urboparto Brno-Královo Pole (kun la kadastraj teritorioj Královo Pole kaj Ponava), en la nordokcidento kun la urboparto Brno-Komín kaj en la sudokcidento kun la urboparto Brno-Jundrov (kun la kadastra teritorio Jundrov).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 200
18801 515
18902 057
19002 632
19104 510
19215 862
JaroLoĝantoj
193011 253
195014 066
196117 000
197024 086
198028 208
199124 069
JaroLoĝantoj
200122 280
201121 047
202121 262

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]