Brněnec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brněnec
germane Brünnlitz
vilaĝo
Fabriko de Oskar Schindler en Brněnec (2004)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brněnec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Svitava
Situo Brněnec
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 36″ N 16° 31′ 09″ O / 49.62667 °N, 16.51917 °O / 49.62667; 16.51917 (mapo)
Areo 6,29 km² (629 ha)
Loĝantaro 1 254 (2023)
Denseco 199,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577863
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brněnec
Retpaĝo: www.brnenec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Brněnec (germane Brünnlitz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 3 km sude de la urbo Březová nad Svitavou sur vojkruciĝo de la ŝoseo n-ro 35 inter Svitavy kaj Brno kaj ŝoseo n-ro 363 inter Polička kaj Brněnec. Vilaĝo troviĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Svitava, kiu ĉi tie estis limo inter historiaj landoj Bohemio kaj Moravio. Vivas ĉi tie 1 254 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudná, Deštná, Bělá nad Svitavou, Březová nad Svitavou, Chrastavec, Želivsko, Letovice kaj Rozhraní.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1804 komencis František Diebl en Brněnec konstrui paperfabrikon, sed jam en la jaro 1814 vendas ĝin al Jiří Schön. Post 40 jaroj, en la jaro 1854, la paperfabrikon aĉetis Izák Löw-Beer kaj rekonstruis ĝin je lanoŝpinejo. Tiam estis Brněnec nur malgranda vilaĝo, en la jaro 1867 ĝi havis nur 19 domojn kun 105 loĝantoj kaj Podlesí 35 domojn kun 213 loĝantoj. Nun estas en la vilaĝo laborokazaĵoj por 800 homoj. Estas ĉi tie teksindustrio, nutraĵindustrio kaj maŝinkonstrua fabriko.

Interesa raporto en vilaĝa kroniko estas, ke en decembro 1789 trans Brněnec dum kelkaj tagoj iris granda rusa armeo el Moravio al Bohemio. Antaŭe iris kozakoj kun longaj pikstangoj, poste iris ĉasistoj, grenadistoj kaj muskedistoj.

Dum la dua mondmilito estis en Brněnec fabriko de Oskar Schindler, okazejo de historio pri savo de la judoj el la t.n. "Listo de Schindler". Tio estas titolo de libro de aŭstralia verkisto Thomas Keneally kaj per sep Oskar-premioj aprezita filmo de fama usona reĝisoro Steven Spielberg.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869784
1880977
18901 281
19001 675
19101 929
19211 618
JaroLoĝantoj
19301 866
19501 308
19611 471
19701 556
19801 608
19911 559
JaroLoĝantoj
20011 427
20141 306
20161 305
20171 308
20181 305
20191 274
JaroLoĝantoj
20201 259
20211 211
20221 258
20231 254

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kapelo de Sankta Isidoro el la jaro 1855 kaj evangeliana kapelo el la komenco de 20-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.