Lando de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bro-Roazhon)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bro-Roazhon
France Pays Rennais
Flago de Bro-Roazhon
Statistikoj
Areo: 3 946km²
Loĝantaro: 611 419 loĝ. (1999)
Denseco: 155 loĝ/km²
Ĉefurbo: Roazhon
Komunumoj: 211
Information icon.svg
vdr

La lando de Rennes (Bro-Roazhon en la bretona) aŭ regiono de Rennes'diocezo de Rennes estas unu el la naŭ malnovaj diocezoj de Bretonio.

Tamen, la lando de Rennes, kiel ankaŭ Bro-Naoned, alkuniĝis al la ceteraj diocezoj nur dum la 19-a jarcento. Ĝi ne estis do parto de la unuaj sep diocezoj. Antaŭ la 19-a jarcento, ĝi estis parto de la ĉefepiskopujo de Tours.

La loĝantaro ĉefe koncentriĝis ĉirkaŭ Roazhon (la nuna Rennes), ĉefurbo de la diocezo kaj ankaŭ de la tuta Bretonio. La tuta loĝantaro multe evoluis depost 1968: tiam 440.663 homoj loĝis en la diocezo, dum la lasta popolnombrado de 1999 indikis 611.419, tiel pligrandiĝante de 39%.