Broklina Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Broklina Ponto
New York City (New York, USA), Brooklyn Bridge -- 2012 -- 6630.jpg
Situo
Geografia situo 40° 42′ 20″ N, 73° 59′ 47″ U (mapo)40.705666666667-73.996333333333Koordinatoj: 40° 42′ 20″ N, 73° 59′ 47″ U (mapo)
Situo de Broklina Ponto
Broklina Ponto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Broklina Ponto

La Broklina PontoBruklina Ponto estas unu el la plej malnovaj pendopontoj en Usono. Finkonstruita en 1883, ĝi konektas la novjorkajn kvartalojn de Manhatano kaj Broklino trapasante la riveron East. Pro ĉefa longo de 486.3 m, ĝi estis la plej longa pendoponto de la mondo je sia malfermo ĝis 1903, kaj la unua ŝtalkabla pendoponto.

La konstruado daŭris 30 jarojn kaj okazigis diversajn akcidentojn ne nur al laboristoj sed ankaŭ al la inĝenieroj kiuj estris la projekton (sinsekve patro kaj filo) nome Roebling.

Menciindas historia okazaĵo, kiam la 17an de majo 1884 la fama elefanto Jumbo sekvita de aliaj 21 elefantoj de la cirka entreprenisto Barnum laŭiris la Broklinan Ponton por pruvi, ke ĝi estas sekura post 12 personoj mortis dum homamasa paniko timante falon unu jaron antaŭe.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McCullough, David (2012). The Great Bridge: the epic story of the building of the Brooklyn Bridge (ĝisdatigita eld.). London: Simon & Schuster. pp. 431, 543. ISBN 978-1451683233.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]