Brokolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brokolo
Floroj de brokolo

Brokolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: Brokolo B. oleracea convar. botrytis var. cymosa
Brokolo

Brokolo (science: Brasica oleracea convar. botrytis var. cymosa) estas legomo en la familio de brasiko, brasikacoj. Ĝi havas abundajn plenajn kapojn de floroj situantaj kiel branĉoj de arbo, kiuj burĝonas de dika manĝebla tigo. La maso de floroj estas ĉirkaŭata de folioj. Brokolo tre similas samfamilian florbrasikon, tamen brokolo estas brile verda, ne blanka.

100 g da freŝa brokolo enhavas:

Esploro pruvis, ke brokolo povas malhelpi la malsanon Alchajmero (povus havi la saman efikon kiel kontraŭ-Alchajmera medikamento).

Esplorantoj de la Universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono) malkovris, ke certaj elementoj (indoloj, glukosinolatoj) en brokolo defendas la korpon kontraŭ kancero.

Brita esploro de "King's College" en Londono ankaŭ pruvis, ke brokolo havas pozitivan efikon je la memoro.

En la Universitato de Saskatchewan (Kanado) oni pruvis, ke certaj elementoj de brokolo ankaŭ protektas kontraŭ arteriosklerozo kaj hipertensio.

Ŝablono:Ĝermo-botaniko