Bronisława Dłuska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronisława Dłuska
Persona informo
Naskonomo Bronisława Skłodowska
Naskiĝo 18-an de marto 1865 (1865-03-18)
en Varsovio
Morto 15-an de aprilo 1939 (1939-04-15) (74-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Transilvania University of Brașov
Familio
Patro Władysław Skłodowski
Patrino Bronisława Skłodowska
Frat(in)oj Helena Skłodowska-Szaley • Józef Skłodowski • Marie Curie
Edz(in)o Kazimierz Dłuski
Infano Helena Dłuska
Parencoj Irène Joliot-Curie
Ève Curie
Pierre Curie
Okupo
Okupo ginekologo • onkologo • kuracisto
vdr

Bronisława DŁUSKA ([ˌbrɔ̃ɲiˈswava ˈdwuska]; denaske Skłodowska, 28a de marto 1865[1] – 15a de aprilo 1939) estis pola kuracisto, kaj kun-fondinto kaj la unua direktoro de la Instituto de Onkologio Maria Skłodowska-Curie de Varsovio. Ŝi estis edzino de la politika aktivulo Kazimierz Dłuski, kaj estis pli aĝa fratino de la fizikisto Marie Curie.

Rilato kun la fratino Marie Curie[redakti | redakti fonton]

Maria Skłodowska (maldekstre) kun sia fratino Bronisława, ĉirkaŭ 1886.

Maria Curie faris interkonsenton kun sia fratino, Bronisława, ke ŝi donu sian monhelpon dum la medicinstudoj de Bronisława en Parizo, en interŝanĝo por simila helpo du jarojn poste.[2][3] Komence de 1890, Bronisława – kiu kelkajn monatojn pli frue geedziĝis kun Kazimierz Dłuski, nome pola kuracisto kaj socia kaj politika aktivulo – invitis Maria-n por kunigi ilin en Parizo.[2] Maria dekomence malakceptis ĉar ŝi ne povis havigi la universitatajn lernokotizon; ŝi bezonos jaron kaj duonon pli longe por kolekti la necesan financon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genealogia, Genealodzy.PL. "Program indeksacji aktów stanu cywilnego i metryk kościelnych". metryki.genealodzy.pl. Alirita la 13an de aprilo 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 Estreicher, Tadeusz (1938). "Curie, Maria ze Skłodowskich". Polski słownik biograficzny, vol. 4 (Pole). p. 111.
  3. "Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 13an de aprilo 2019.