Bronza grundokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pampusana beccarii | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bronza grundokolombo, Pampusana beccarii, estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de insuloj de Oceanio. Ĝi troviĝas en Nov-Gvineo, la Bismarka Arkipelago kaj la Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj kun altitudo de ĝis 1 250 m.[1] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Tiu specio estis iam en la genro Alopecoenas Sharpe, 1899, sed la genronomo ŝanĝiĝis en 2019 al Pampusana Bonaparte, 1855, ĉar tiu nomo havas prioritaton.[2][3]

Temas pri kolombo kun grizaj kapo kaj brusto, ruĝecbrunaj flankoj (flugiloj) kaj bronzbrilan dorson, kiu nomigas la specion. Kiel ĉe aliaj samgenranoj estas rimarkinda blanka strio en supra ventro inter la griza brusto kaj la bruna malsupra ventro. La kruroj estas ruĝaj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2021-06-15) “Avifauna of the Aiope River basin, Kunua District, north-west Bougainville Island”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 141 (2). doi:10.25226/bboc.v141i2.2021.a12.
- ↑ (2016) “Pampusanna vs. Pampusana: a nomenclatural conundrum resolved, along with associated errors and oversights”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 136, p. 86–100.
- ↑ Pigeons. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .
Konsultitaj tekstoj
[redakti | redakti fonton]- Baptista, L.F.; Trail, P.W.; Horblit, H.M. (1997). "Columbiformes. Family Columbidae (Pigeons and Doves". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. pp. 60–243. ISBN 978-84-87334-22-1.
- Gibbs, David; Barnes, Eustace; Cox, John (2001). Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-60-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|