Bronza inkakolibro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Coeligena coeligena (Lesson, 1833) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bronza inkakolibro[1] (Coeligena coeligena), kaj ankaŭ inca bronceado en hispana, estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj unu el la dek kvin specioj de la genro Coeligena. Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]
La bronza inkakolibro kaj plej multaj aliaj membroj de la genro Coeligena iam estis lokitaj en la genro Helianthea, sed estas en sia nuna loko ekde la mezo de la 1900-aj jaroj.[4] La specio havas ĉi tiujn ses subspeciojn:[2]
[4] La specio havas jenajn ses subspeciojn:[2]
- C. c. ferruginea (Chapman, 1917) – okcidenta, centra Kolombio
- C. c. columbiana (Elliot, DG, 1876) – orienta, centra Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo
- C. c. coeligena (Lesson, RP, 1833) – norda Venezuelo
- C. c. zuliana Phelps, WH & Phelps, WH Jr, 1953 – Serranía del Perijá (nordorienta Kolombio kaj okcidenta Venezuelo)
- C. c. obscura (Berlepsch & Stolzmann, 1902) – suda Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo
- C. c. boliviana (Gould, 1861) – centra, sudorienta Bolivio

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La bronza inkakolibro estas ĉirkaŭ 14 cm longa. Maskloj pezas ĉirkaŭ 7.3 g kaj inoj ĉirkaŭ 6.2 g. Maskloj havas longan, rektan, nigran bekon, ofte kun iom da flavo ĉe la bazo de la mandiblo; ankaŭ la beko de la femalo estas rekta kaj nigra, sed iom pli longa. La specio estas la plej senkolora membro de la genro Coeligena, el kiu kelkaj aliaj estas sufiĉe rimarkinde plumarkoloraj.[5]
Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio estas plejparte malhelbronze brunaj kun kaŝtanbruna brilo supre; la malsupra dorso estas verdeca. Ili havas blankan makulon malantaŭ la okulo. Ilia gorĝo kaj brusto havas blankajn makulon kaj malhelgrizajn striojn, kaj la cetero de la subaj partoj estas ruĝecbrunaj. La forkoforma vosto estas bronza. Plenkreskaj nomigaj inoj estas esence samaj kiel maskloj sed pro beklongo kaj malpli forkoforma vosto, kaj junuloj similas al la plenkreska ino.[5]
Subspecio C. c. zuliana estas iomete pli verdeca kaj malpli bronza ol la nomiga subspecio. C. c. columbiana estas pli malgranda ol la nomiga subspecio kaj havas pli olivkoloran nuancon. C. c. ferruginea similas al la nomiga subspecio sed kun malpli da blanko sur la gorĝo kaj bruneta koloro en la subaj partoj. C. c. obscura estas la plej malhela subspecio, kun nigreca dorso kaj grizeca, ne blanka, gorĝo. C. c. boliviana havas malhelverdajn makulojn sur la krono kaj bronzan nigrecan purpuran voston.[5]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La subspecioj de Bronza inkakolibro estas distribuataj jene:[2][5]
- C. c. ferruginea, Kolombiaj Centraj kaj Okcidentaj Andoj
- C. c. columbiana, Andoj el nordokcidentaj Venezuelaj ŝtatoj Lara suden ĝis Kolombiaj Orientaj Andoj ĝis Huila
- C. c. coeligena, norda Venezuelo el Falcón ĝis Miranda
- C. c. zuliana, Serranía del Perijá de norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo
- C. c. obscura, orienta deklivaro de Andoj el Kolombia Nariño suden tra Ekvadoro kaj Peruo
- C. c. boliviana, orienta deklivaro de Andoj de centra kaj sudorienta Bolivio
La bronza inkakolibro ĉefe loĝas ĉe la randoj de humida antaŭmonta arbaro, kvankam ĝi troviĝas ankaŭ en pli malfermaj pejzaĝoj de disaj arboj kaj en kafplantejoj. Laŭ alteco ĝi varias inter 1 500 kaj 2 600 m.[5]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La bronza inkakolibro faras kelkajn laŭsezonajn movojn, kiuj ne estas plene difinitaj.[5]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La bronza inkakolibro manĝadas nektaron per kaptolinioj, vizitante cirklon de vasta gamo da florplantoj. Ĝi malofte manĝas super la meza etaĝo de la arbaro, kvankam ĝi estis observita manĝanta en la kanopeo. Aldone al nektaro, ĝi kaptas ankaŭ malgrandajn artikulojn per akcipitrado kaj ŝvebkolektado.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la bronza inkakolibro daŭras de novembro ĝis marto. Ĝi konstruas tasforman neston el musko kaj plantfibroj, tipe 1 ĝis 1,5 m super la tero kaj bone kaŝitan en vegetaĵaro. La ino sola kovas la du ovojn de 15 ĝis 16 tagoj; elnestiĝo okazas 22 ĝis 24 tagojn post eloviĝo.[5]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Kio supozeble estas la kanto de la bronza inkakolibro estas "kontinua serio de unuopaj sufiĉe dolĉaj 'ciit' notoj". Ĝiaj vokoj inkluzivas unuopajn "ci" aŭ "cit" notojn, kutime dum flugo.[5]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la bronzan inkakolibron kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas tre grandan teritorion, kaj kvankam ĝia populacio estas nekonata, oni kredas, ke ĝi estas stabila.[6] Ĝi troviĝas en pluraj protektitaj areoj, kaj ĉar ĝi facile akceptas iujn hom-ŝanĝitajn pejzaĝojn, senarbarigo ŝajne ne estas grava minaco.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Dsponebla ĉe: [1] [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 31a de Januaro 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 1an de Februaro, 2022
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Züchner, T. kaj P. F. D. Boesman (2020). Bronzy Inca (Coeligena coeligena), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 26an de Aprilo 2022
- ↑ BirdLife International (2016). “Bronzy Inca Coeligena coeligena”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22687807A93170348.en. Alirita 26a de Aprilo 2022..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



