Bronzepoka kolapso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La falo de Trojo, evento priskribita en la greka mitologio ĉe la fino de la bronzepoko, kiel prezentita de la 17-jarcenta pentristo Kerstiaen De Keuninck.

La bronzepoka kolapso estas transiro en la Egea Regiono, Sudokcidenta Azio kaj la orienta Mediteraneo de la malfrua bronzepoko al la frua ferepoko, kiun historiistoj kiel M. Liverani, S. Richard, Roberto Drews, Frank J. Yurco, Amos Nur, Leonard R. Palmer kaj aliaj kreas esti perforta, subita kaj kulture eksploda. La palaca ekonomio de la Egea Regiono kaj de helenisma Malgrandazio, kiu karakterizis la malfruan bronzepokon, estis anstataŭitaj, post hiato, per la kulturoj de izolitaj vilaĝoj de la greka malluma epoko.

Inter proksimume la datoj 1200 kaj 1150 antaŭ nia erao, la kultura disfalo de la Mikenaj regnoj, la Hitita Imperio en Malgrandazio kaj Sirio, [1] kaj la Nova Imperio de Egiptio en Sirio kaj Kanaano [2] interrompis komercajn vojojn kaj severe reduktis la legopovon en la tuta regionego. En la unua fazo de tiu periodo, preskaŭ ĉiu urbo inter Piloso kaj Gaza estis perforte detruita, kaj ofte restis neloĝata poste: inter la ekzemploj estas Hatuŝa, Mikeno, kaj Ugarit. [3]

La iom-post-ioma fino de la Malluma Epoko kiu sekvis vidis la leviĝon de Sirio-Hititaj ŝtatoj en Kilikio kaj Sirio, la arameajn regnojn de la mezo de 10-a jarcento antaŭ nia erao, kaj fine la aperon de la Nov-asiria imperio.

Regionoj

Malgrandazio

Antaŭ la bronzepoka kolapso Malgrandazio estis regita de pluraj hindeŭropaj popoloj; luvianoj, hititoj, Mitano kaj mikenaj grekoj, kune kun la semidaj asirianoj. De la 17-a jarcento antaŭ nia erao la etno Mitano formis regan klason super la huritoj, antikva indiĝena Kaŭkaza popolo kiuj parolis senparencan lingvon; simile, la Hititoj sorbis la Hatianojn, popolo kiu parolis lingvon el la nordkaŭkaza grupo.

Ĉiu malgrandazia loĝloko kiu gravis dum la malfrua bronzepoko montras fortajn spurojn de detruo, kaj ŝajnas ke la civilizacio dum mil jaroj ne releviĝis al la nivelo de la hindeŭropaj hititoj. Hatuŝa, la ĉefurbo de la hihitoj, estis bruligita de la frigoj, forlasita, kaj neniam reloĝita. Karaoğlan estis bruligita kaj la kadavroj restis neentombigitaj. La Hitita Imperio estis detruita de la hindeŭropaj frigoj kaj de la semidaj asirianoj. La urbo Trojo estis detruita almenaŭ dufoje, antaŭ ol esti forlasita ĝis la romia epoko.

La frigoj estis alvenintaj trans la Kaŭkaza Montaro en la 13-a jarcento antaŭ nia erao, kaj plene kolapsigis la Ĥetidan Imperion, jam malfortigita pro malvenko kontraŭ la Asirianoj, antaŭ ol esti kontrolata per la Asirianoj. Aliaj grupoj de hindeŭropaj soldatoj sekvis en la regiono, plej elstare la urartanoj (armenoj), cimeroj kaj skitoj. La semidaj arameoj kaj kartvellingvaj kolĥianoj ankaŭ potenciĝis en partoj de la regiono.

Kipro

La katastrofo disigas la periodojn II kaj III de antaŭhistoria Kipro: prirabiĝis kaj bruliĝis la urboj Enkomi, Kition kaj Sinda, kiu eble detruiĝis dufoje antaŭ ol esti forlasita. Dum la reĝado de la hitita reĝo Tudhalija la 4-a la insulo estis mallonge invadita de la Ĥetidoj - aŭ por sekurigi la insulajn minajn provizojn de kupro, aŭ por preventi piratadon. Mallonge poste la insulo estis rekonkerita de lia filo ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ nia erao.

Sirio

Antikva Sirio estis komence regita per pluraj indiĝenaj popoloj parolantaj semidajn lingvojn; kanaanidoj, amoridoj, eblaanoj kaj ugaritanoj estis elstaraj inter ili.

Antaŭ kaj dum la bronzepoka kolapso, Sirio fariĝis batalejo, inter la imperioj de la hititoj, asirianoj, Mitano kaj egiptoj, kaj la marbordaj regionoj venis sub atako de la Maraj Popoloj. De la 13-a jarcento antaŭ nia erao la arameoj graviĝis en Sirio, kaj la regiono ekster la marbordaj regionoj de Fenicio fine fariĝis aramelingva.

Referencoj

  1. Por Sirio, vidu M. Liverani, The collapse of the Near Eastern regional system at the end of the Bronze Age: the case of Syria en ("La kolapso de la Proksimorienta [=okcidentazia] regiona sistemo je la fino de la bronzepoko: la kazo de Sirio") en Centre and Periphery in the Ancient World ("Centro kaj Periferio en la Antikva Mondo), M. Rowlands, MT Larsen, K. Kristiansen, eldonintoj (Cambridge University Press) 1987.
  2. S. Richard, Archaeological sources for the history of Palestine: The Early Bronze Age: The rise and collapse of urbanism ("Arkeologiaj fontoj por la historio de Palestino: La frua bronzepoko: La leviĝo kaj kolapso de urba vivo"), The Biblical Archaeologist ("La biblia arkeologo", 1987)
  3. La fizika detruo de palacoj kaj urboj estas la temo de Robert Drews, The End of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C. ("La fino de la bronzepoko: ŝanĝoj en milito kaj la katastrofo de ĉ. 1200 antaŭ Kristo), 1993.