Brookings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brookings
BrookingsHarbor.jpg
Administrado
Poŝtkodo 97415 [+]
Retpaĝaro www.brookings.or.us [+]
Demografio
Loĝantaro 6 336  (2010) [+]
Loĝdenso 622 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 124° 17′ U42.0575-124.28638888889Koordinatoj: 42° 3′ N, 124° 17′ U [+]
Alto 39 m [+]
Areo 10,193109 km² ( 101 9.3 109 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de Brookings
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Brookings, Oregon [+]
v  d  r
Information icon.svg

Brookings estas urbo en la kantono Curry, sudokcidenta Oregono, Usono. Ĝi ricevis nomon laŭ John E. Brookings, prezidanto de la entrepreno Brookings Lumber and Box Company, kiu fondis la urbon en 1908. En la popolnombrado de 2010 estis 6 336 loĝantoj.[1]

La 9an de septembro 1942 dum la Dua mondmilito, la monto Emily, ĉe Brookings, iĝis la unua loko en kontinenta Usono kiu suferis aeran bombardadon en milito. Japana flosaviadilo pilotita de Nobuo Fujita estis sendita el la submarŝipo I-25. Tiu aviadilo estis armita per incendiaj bomboj por misio kiu celis startigi amasajn incendiojn en la densaj arbaroj de Pacifika Nordokcidento.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. American FactFinder - Results Alirita la 12an de januaro 2019.
  2. Oregon State Archives, Office of the Secretary of State Alirita la 12an de januaro 2019.
  3. GENE SLOVERS US NAVY PAGES Japanese Plane Bombed Oregon on September 9, 1942 Alirita la 12an de januaro 2019.