Broso (perkutinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besen

Broso, ankaŭ nomata ĵazbroso, estas speciala speco de bastonoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la brosoj komenciĝis en la fruaj 1900-aj jaroj en Nov-Orleano. La frapinstrumentistoj elprovis novan metodon por generi pli molan sonon. Pro tio ili prenis muŝbatilon. Poste estis evoluataj specialaj brosoj, kiuj similas al la nunaj.

Materialo[redakti | redakti fonton]

Brosoj konsistas el tubo, kiu servas kiel tenilo. Tiu ĉi kutime konsistas el gumo. La dratoj de la broso je kelkaj variaĵoj povas esti tirataj per metalbastono en la internon de la tubo. Per tio oni povas ŝanĝi kaj la angulon de la dratareo kaj ankaŭ (je malpli elstaraj dratfinaĵoj) ties malmolecon efikantan kontraŭ la frapfelo. La dratoj havas malsamajn dikecojn kaj povas konsisti el metalo kaj ankaŭ el plasto.

Sono[redakti | redakti fonton]

Brosoj havas molan, fluan kaj mallaŭtan sonon, kio estas idealaj cirkonstancoj por ludi ĵazbaladojn. Tamen brosoj estas ege varie uzeblaj. Oni povas uzi ilin en multaj muzikstiloj, ekz. en modernĵazo, kontreo, diksilando kaj novorleano-ĵazo. La sono de brosoj donas al bando same bonan ritmon kiel bastonoj.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Senco kaj celo estas ekhavi daŭran sonon. La maldekstra mano moviĝas kutime cikloforme sur la knartamburo, dum kiam la dekstra mano ludas diversajn frazojn. Tio varias tamen kaj okazas laŭ plaĉo de la frapinstrumentisto. Ankaŭ oni povas uzi brosojn kiel normalajn bastonojn. Ili estas tamen nur uzeblaj sur raspigitaj feloj.

La cimbalojn oni povas laŭplaĉe ludi per la tubo (tenilo) aŭ per la dratoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

John Riley: The Art of Bop Drumming

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Besen (Perkussion) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3463736 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)