Brough of Birsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Brough – dum malalta tajdo – en la fono
OS-mapo de 1912
Pikta simbolŝtono

Brough of Birsay estas parto de la 21 ha granda duoninsulo sur Mainland, la ĉefa insulo de la Orkadoj, kiuj apartenas al Skotlando. La brough estas tajdoinsulo: dum alta tajdo ĝi estas insulo, dum malalta tajdo ĝi estas atingebla piede. La nomo Birsay rilatas al la samnoma komunumo, ĉe ties fino situas brough.

Sur duoninsulo setlis unue piktoj, poste en la 9a−12a jarcento p.K. vikingoj, ĉar troviĝis restaĵoj de malnova setlejo. La arĥeologoj trovis ĉi- tie unu el la plej belaj piktaj simbolŝtonoj. Sur ĝi estas apud du geometriaj simboloj unu tiel nomata Pictish Beast, aglo, kaj tri kun ŝildoj kaj lancoj armitaj batalantoj. Ĝi estas la sama artaĵo kiun arĥeologoj trovis en bieno sur Ŝetlando.

Ĉe la norokcidenta fino de la insulo staras ekde 1925 malgranda senhoma lumturo, kiu estis konstruita de David Alan Stevenson.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brough of Birsay Lighthouse beim Northern Lighthouse Board. En 23a de Februaro 2012.
59.13712-3.333045