La Brovara distrikto (ukraineБроварський район, Brovarskij rajon) estas distrikto (ukraine en latinliterigo nomata "rajon") en Ukrainio. Ĝi administre apartenas al la Kieva provinco. Ĉefurbo estas la urbo Brovari, inter aliaj urboj menciindas ekzemple Berezan. Laŭ la stato de 2020 en la distrikto vivis 240 700 loĝantoj. La distriktanoj etendiĝas sur areo de 2 883,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km². La nuna distrikto fondiĝis la 17-an de julio 2020 - antaŭe jam ekzistis samnoma antaŭa distrikto, baze ekde 1923, kiu tamen estis signife pli malvasta kaj nur estis malgranda parto de la nova distrikto.