Brovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brovo de virino
Tipaj brovoj de Marlene Dietrich

Brovo laŭ PIV estas la arkoforma vico de la haroj, kiuj kreskas super la homaj okuloj (kaj ankaŭ tiuj de aliaj primatoj). Per sulkigo de la brovoj (esprimo unuafoje uzita de Kabe), kuntiro aŭ kunŝovo de la brovoj (esprimoj unuafoje uzitaj de L. L. Zamenhofo), la homoj povas geste esprimi surpriziĝon, iritiĝon aŭ ankaŭ ĉagreniĝon.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La sekvaj du vizaĝaj muskoloj gravas por movado de la brovoj: La fronta muskolo, latine musculus frontalis, levas la vizaĝan haŭton ĉe la brovoj, kaj la brovosulkiga muskolo, latine musculus corrugator supercilii ĝuste povas "sulkigi" aŭ "kuntiri" la brovon, pli ekzakte subentiri la mezan parton de la haŭto ĉe ambaŭ brovoj.

La koloro de la brovaj haretoj ĉe la plej multaj homoj estas malhela, ofte pli malhela ol la aliaj surkapaj haroj. Tamen ankaŭ ekzistas multaj tre blondaj homoj, kiuj havas same blondajn brovojn.

Funkcio de la brovoj[redakti | redakti fonton]

La brovoj servas al tio protekti la okulojn, ekzemple de akvaj gutoj, kiuj subenmoviĝas de la frunto, aŭ de tro fortaj sunradioj. Tiujn funkciojn la brovoj plenumas kune kun la palpebroj.

Gestoj[redakti | redakti fonton]

En multaj kulturoj la homaj brovoj esprimas gestojn. La "sulkigo" de la brovoj kutime esprimas miron aŭ agresemon. "Suprentiro" de la brovoj kutime estas signo de surpriziĝo respektive subita miro, de aparta atento aŭ ankaŭ de timo. Detalaj analizoj de homaj gestoj montras ke temas pri "kontraŭ-agresa gesto". Klaŭnoj koresponde ofe superakcentas siajn brovojn, por povi despli efike suprentiri ilin kaj aspekti ridige.

En la konvencioj de multaj kulturoj la suprentiro de la brovoj havas specifajn signifojn:

Kunkreskiĝintaj brovoj[redakti | redakti fonton]

Super la nazo kunkreskiĝintaj okulaj brovoj latine nomiĝas synophrys - en tia kazo la ĉe la plej multaj homoj senhara loko super la naza radiko, kiu nomiĝas glabelo (glabella), same havas harojn kiel la du brovoj mem.

Kunkreskĝintaj brovoj konsidereblas kiel atavismo, do kiel reapero de eco el biologie pli frua evolua fazo de la specio. En iuj partoj de la mondo, ekzemple en Centra Azio, kunkreskiĝintaj brovoj ĉe virinoj rigardiĝas kiel signo de beleco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]