Brovpala tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brovpala tinamo
Brovpala tinamo
Brovpala tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. transfasciatus
Crypturellus transfasciatus
(Sclater & Salvin, 1878)[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brovpala tinamo (Crypturellus transfasciatus) estas tipo de tinamo nome birdospecio de tropikaj sekaj arbaroj de Peruo kaj Ekvadoro.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[3] La specinomo transfasciatus originis el la latinaj vortoj trans (tra) kaj facies (vizaĝo) alude al la hela linio kiu trakuras ties vizaĝon super la okulo al la nuko kiel klara marko de ties plumaro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Brovpala tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Brovpala tinamo estas proksimume 28 cm longa. Ĝi estas rekonebla pro sia grizecbruna supra plumaro kiu estas fajne vermikulata nigre, kaj pro sia blanka gorĝo, kun la resto de siaj subaj partoj grizecaj al sablokoloraj. Ties flankoj estas striecaj, kaj ĝi havas tre brunan kronon, kaj elstaran blankan superokulon, kiu nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo (Vidu supre ĉe Etimologio). Fine ties kruroj estas rozkoloraj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Brovpala tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 5 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Brovpala tinamo troviĝas en subtropikaj kaj tropikaj aridaj arbaroj ĉe ĝis 1500 m de altitudo super marnivelo. Tiu specio estas indiĝena de okcidenta Ekvadoro; suda Manabí, Guayas, marborda kaj pli okcidenta El Oro, kaj pli nordokcidenta Loja, kaj nordokcidenta Peruo; Tumpiurbo kaj okcidenta (escepte marborda) Pjuro.[2][5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas la Brovpalan tinamon kiel Preskaŭ Minacata, ĉar ties nombroj malpliiĝas.[6] Ĝi estas nune minacata pro etenda senarbarigo kaj habitata degradado kaŭzita de troa paŝtado, kaj ankaŭ lignoproduktado. Tiu specio estas ankaŭ minacata de ĉasado por manĝo. Ĝi suferas ankaŭ perdojn pro agrikulturigo, tamen tiu estas la plej malgrava el la minacoj. La loĝteritorio de tiu specio estas 41,900 km2.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. Gotch, A. F. (1995)
  4. 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus transfasciatusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Pale-browed Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Retrieved 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Retrieved Feb 09 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]