Brukampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brukampilorinko
Brukampilorinko
Brukampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. jocosus
Campylorhynchus jocosus
(Sclater, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La BrukampilorinkoBruema troglodito (Campylorhynchus jocosus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de Meksiko. La nomo devenas el la kutimo brueme kanti (ne malkutima en tiu genro), iom simile okazas en la latina scienca nomo kie jocosus signifas pli malpli “brukontenta” aŭ “kontentbrua”, dum en la hispana ili nomiĝas “matraca”, tio estas knarilo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri nekonfuzebla troglodito en sia teritorio ĉar koincidas nur kun la Punktita kampilorinko, kies teritorio koincidas kun tiu centre de Meksikio, sed tiu estas pli malgranda, havas pli mallongan bekon kaj ne montras makulojn en subaj partoj.

Male tiu ĉi havas longan fortikan bekon iom subenkurbeca kaj nigreca pli hele ĉebaze. La kapo montras kiel ĉe aliaj kampilorinkoj kutiman bildon kun malhelbrunaj krono kaj traokula strio dum estas blankecaj la longa kaj larĝa (ĉefe malantaŭ la okulo) superokula strio, la gorĝo kaj la vizaĝo kie videblas malhelbrunaj po unu pli etaj strioj ambaŭflanke de la gorĝo kvazaŭ lipharoj. La supraj partoj estas brunaj kun blanka granda punktado kiu formas striojn sur la ŝultroj kaj la subaj partoj estas blankaj kun granda nigra punktomakulado ĉefe ĉe la masklo. La irisoj estas rufbrunaj kaj la gamboj grizecaj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj kaj ĉefe subtropikaj aŭ tropikaj arbustejoj de alta altitudo. La arbaroj elektitaj estas diversaj laŭ la regionoj. En la provinco de Oaxaca ili estas komunaj en aridaj makisoj kaj ne tiom en arbaroj de kverkoj aŭ miksitaj de kverkoj kaj pinoj. En aliaj regionoj la habitato estas komponita el disaj gigantaj kaktoj. Ili povas loĝi ankaŭ ĉe tre degraditaj habitatoj. La altitudoj varias el 800 al 2500 m. Eventuale ĝis 600 m. Ankaŭ la denseco varias laŭ la regionoj. La specio estas endemia de la centro-sudo de Meksikio, ĉefe en la provincoj de Guerrero kaj de Oaxaca. Tamen ankaŭ iom en la provincoj de Suda Meksikio, Puebla kaj Morelos.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili serĉas sian manĝaĵon el surgrundo al la pinto de arboj kaj kaktoj, sed kutime ili estas malpli grundema ol la Kaktotroglodito. Surgrunde ili saltetas levante iom la voston. Ripoze la vosto ne estas levata. Ili estas ŝajne pli timidaj ol plejparto de la aliaj membroj de la genro Campylorhynchus. Tiuj estas tute loĝantaj birdoj. Ili manĝas ĉefe senvertebrulojn, ĉefe insektojn, sed ankaŭ vegetalajn materialojn, kiel ekzemple kaktosemojn maje.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En aprilo la ino demetas 3 aŭ 4 blankajn ovojn kun multaj brunaj aŭ grizaj makuletoj. Oni ne scias multe pri la daŭro de la kovado aŭ dumnestado. Ŝajne ĉio finas je la fino de julio kaj probable estas nur ununura ovodemetado. Foje la paro profitas kunlaboradon de helpantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]