Brulbombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Brulbombo aŭ flambombo, fajrobombo estas tiu bombo, kiu povas kaŭzi brulon, incendion.

Germana 1-kg-a brulbombo el la dua mondmilito

la brulbomboj entenas diversajn, apenaŭ solveblajn brulaĵojn, kiuj forbrulas en tre alta temperaturo en la influa loko. La brulmaterialo estas disŝprucita, disĵetita kaj bruligita ĉe bombosubĵeto sur granda surfaco.

Dum uzo de brulbombo oni mortas pro la direktaj brulvundoj, aliaj pro elsuĉo de oksigeno el la ĉirkaŭo kaj plenigo per fumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La brulbombon uzis dum la dua mondmilito ĉefe la usona kaj brita aerarmeo kontraŭ germanaj, italaj, francaj kaj japanaj celoj (urboj).

La britoj subenĵetis ankaŭ celuloidajn diskojn, kiuj entenis meze en truo gazujon, sur kiun oni fiksis malgrandan kvanton da humida blanka fosforo. Tio bruligis la celuloidon post sekiĝo. Oni uzis tiun armilon kontraŭ grenkampoj.

Oni uzis dum la dua mondmilito kontraŭ Germanio pli ol 80 milionojn da elektron-thermita bastona brulbombo.

Oni uzis en la dua mondmilito ankaŭ la tiel nomatan fosforan kanistron kiel brulrapidigaĵon, kiu entenis miksaĵon el malpeza benzino kaj likva kruda kaŭĉuko, al kiuj oni aldonis iom da fosfora solvaĵo. Tiu miksaĵo estis similefika kiel la pura blanka fosforo kaj oni povas vidi ĝin kiel antaŭulon de la napalmo.

Formo kaj brulaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni povas diferencigi inter stabaj brulbomboj kun malgranda maso de kelkaj kilogramoj kaj kun solidaj brulaĵoj (plej ofte iu magneziaĵo) kaj grandaj brulbomboj kun maso de plurcent kilogramoj, kiuj entenas plej ofte likvon kiel brulaĵon.

Ekzemploj estas pro brulaĵoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]