Bruligo de Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La incendio de Vaŝingtono en 1814 estis atako okazinta dum la angl-usona milito de 1812 inter fortoj de Unuiĝinta Reĝlando kaj de Usono.

La 24an de aŭgusto 1814 post la malvenko de la usonanoj en la batalo de Bladensburg, brita militistaro estrita de la generalo Robert Ross okupis la urbon Vaŝingtono kaj bruligis kelkajn publikajn konstruaĵojn, kiel la Blanka Domo kaj la Kapitolo, same kiel aliajn instalaĵojn de la registaro de Usono.[1]​ La atako estis farita grandparte kiel reprezalio pro la usonaj agoj dum la atako al Port Dover.

Laŭlonge de la historio de Usono, Unuiĝinta Reĝlando estis la nura lando kiu bruligis la Blankan Domon en Vaŝingtono, kaj tiu estis la nura fojo ekde la Usona Milito de Sendependeco ke eksterlanda potenco kaptis kaj okupis la ĉefurbon de Usono.

Notoj[redakti | redakti fonton]