Brulilo de Teclu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brulilo de Teclu
Brulilo de Teclu kun flamkontrolilo

La brulilo de Teclu (nomita laŭ ĝia inventisto Nicolae Teclu) estas malgranda gasbrulilo, uzata por varmigi en laboratorio. Kiel la brulilo de Bunsen ĝi ensuĉas la necesan aeron per la principo de la pumpilo de Venturi, sed la formo de ĝia brultubo (kameno) estas alia. La brulilo de Teclu ensuĉas la aeron de malsupre. La suba ekstremaĵo de la tubo estas konusa, ĝia diametro pligrandiĝas. Tiamaniere la brulgaso kaj la aero pli bone miksiĝas kaj la temperaturo de la flamo iĝas pli alta.[1] La larĝo de la fendo, tra kiu eniras la aero en la tubo, povas esti ŝanĝata per turnebla rado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brockhaus ABC Chemie, VEB F. A. Brockhaus Verlag Leipzig 1965, S. 1376.