Brulofero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Noa oferbuĉas al Dio sur altaro, (Gerard Hoet, 1728)

La brulofero (aŭ ankaŭ “holokaŭsto”) religia estis bestofera ceremonio praktikita, antikvepoke, aparte ĉe grekoj kaj hebreoj, dum kiuj la besto estis tute bruligita.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "holokaŭsto" (brulofero) devenas el la greka olokautosis (ὁλοκαύτωσις, el 'ὅλος" (= tuta) kaj "καυστός" (= bruligita)), ĉeesta en la Septuaginto, kaj sinsekve tradukita per holocaustum en la Vulgato.

Greka ritaro[redakti | redakti fonton]

La holokautein (ὁλοκαυτεῖν) estis unu el la du precipaj ritoj, en kiuj la viktimo estis tute detruita kaj bruligita, male ol en la thyesthai (θύεσθαι), kiu estis celebrita kiel samtablana ofero, per kunpartigi manĝon kun la Dio kaj kun la kredkompanuloj. En tiu lasta kazo, la manĝeblaj eroj de la oferita besto estis rostitaj kaj konsumitaj por la celebro, dum la eroj nemaĝeblaj estis bruligitaj sur la altaro por eniri la simpation de la Dio, La celebranto, por ne kontaktiĝi kun la oferanto, ne partoprenis en la bankedo. Kutime oni preferis oferi malsovaĝajn bestojn, taksatajn pli proksimajn al la sankteco de la vivo, krom utilaj al hejma ekonomio.

Unu el unuaj holokaŭstoj, pri kiu oni konas mencion estas tiu de Ksenofono, kiu buĉoferis porkojn por Zeŭzo Meilikia.

Hebrea ritaro[redakti | redakti fonton]

Altaro de la incenso.

" Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan brulofero”. (Nombroj 28,3).

Kiam la hebrea Biblio estis tradukita al la greka lingvo, kiel en la Septuaginto, la tradukantoj uzis grekan terminon por traduki la “oferon bruligendan” el la antikva hebrea holokaŭto (hebree עלה, `olah, el la verbo "ascendigi". Temas, ĉi-kaze, pri biblia besta brulofero, kies tuta korpo estas komplete konsumita per la fajro. Laŭ la hebrea-kristana tradicio, tiu rito estis estigita de Moseo[2]. Ĝi antaŭvidis ke de la brulaĵo nenio manĝebla restu. Ĝi estis konsiderata la plej korekta formode ofero.

La oferota besto estis prenita inter la plej perfektaj laŭ vidpunkte de la religiaj normoj, ofte la ŝafidoj, aŭ ĉiukaze la novnaskitoj de la bestaro: ĝi devis esti perfekte sana kaj senmakula. Metita nordflanke de la altaro, ĝi estis gorĝotranĉita kaj mortigita de la oferdonanto aŭ de la pastro. La sango, kolektita de la celebrantoj, estis disŝutita ĉirkaŭ la altaro. Se la besto ne estis birdo, la korpo de la besto estis senfelegita kaj la felo allasita al la pastro; la rito konkludiĝis per la kompleta kremacio de la skeleto dum kiu la fumo supreniris al la ĉielo kie “Javeo” povis flari la parfumon.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Treccani" voĉo Olocausto.
  2. Sed hodiaŭ tiu ritaro estas taksata leĝo de laposte epoko.
  3. Pro antonomazio la termino "holokaŭsto" povas referenci al la genocido de la eŭropaj judoj, preskaŭ sukcese provita naziistoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jane Harrison, Prolegomena to the study of Greek Religion, Princeton University Press, 1991, ISBN 0-691-01514-7.
    • Katolikaj enciklopedioj: olocausto
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]