Bruna kampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bruna kampo (angle Brownfields) estas urbaniza termino de loko, kiu en estinteco estis uzata plej ofte kiel fabrikejo. Ofte en tiuj ĉi lokoj estas senhejmuloj aŭ ŝtelistoj de metaloj. Alia problemo estas, ke oni ne povas facile iun novan komplekson ĉi tie tuj konstrui. Investanto devas solvi ankaŭ ekologiajn problemojn kaj se la restaĵoj de la konstruaĵo estis en estinteco iel unika (ekzemple desegno), investanto ne devus detrui restaĵojn de konstruaĵo, sed plani sian projekton kun la restaĵoj. Ĉar oni ne bezonas uzi liberan verdan kampon (angle greenfields), sukcesaj brunkampaj projektoj signifas efikan eluzadon de lokoj ĝis tiu momento ne interesaj, sed ofte proksime al urbocentroj (kutime oni dum tiu ĉi brunkampa projekto konstruas novajn domojn, parkojn aŭ novajn vendejarojn).