Bruna koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna koturno
Bruna koturno
Bruna koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. ypsilophora
Coturnix ypsilophora
(Bosc, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino

La Bruna koturno (Coturnix ypsilophora), konata ankaŭ kiel Marĉa koturno, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Oceanio.

La Bruna koturno distribuiĝas en agrikulturaj areoj, humidaj herbejoj, arbustaroj kaj fluakvaj humidejoj tra multe de Novgvineo kaj la Malgrandaj Sundoj same kiel en norda, orienta, sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio kaj Tasmanio, kvankam foresta el aridaj regionoj. Tiu aŭstralazia specio estis enmetita en Fiĝio kaj Novzelando.

Kiel la nomo sugestas, temas pri koturno tre terkolore bruna, pli malhela supre, kun tre fajna strieco tutkorpe kun kombino de nigra, blanka kaj sablokolora. La vizaĝo estas hela kun pli malhelbruna krono kiu havas supre tre fajnan blankan kronostrion. Ankaŭ la iriso estas bruna. La gorĝareo estas hele sablokolora.

Disvastigata kaj komuna en sia granda teritorio, la Bruna koturno estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]