Saltu al enhavo

Bruna lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna lorio

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Chalcopsitta
Bonaparte, 1850
Specio: Bruna lorio, C. duivenbodei
(Dubois, 1884)
Chalcopsitta duivenbodei
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bruna lorio (Chalcopsitta duivenbodei) nomita ankaŭ Lorio de Duyvenbode estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas indiĝena de norda Nov-Gvineo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La bruna lorio estas unu el tri specioj en la genro Chalcopsitta. Ene de la genro, ĝi estas baza al la du aliaj specioj.[1]

La genronomo devenas el la greka ĥalkos, kun la signifo "bronzo", kaj la latinigita psitta, kun la signifo "papago". La specia epiteto rememorigas la nederlandan komerciston Maarten Dirk van Renesse van Duivenbode.[2]

La specio estas monotipa. Populacioj el nordorienta Nov-Gvineo estas foje traktataj kiel aparta subspecio, C. d. syringanuchalis, surbaze de diferencoj en plumaro. Ankaŭ birdoj el la areo de la rivero Sepik estis proponitaj kiel aparta subspecio C. d. intermedia, sed estas preskaŭ universale inkluditaj en la nomigan aŭ (kie nur du subspecioj estas agnoskitaj) en syringanuchalis.[3]

La bruna lorio havas tre brilnigran bekon (tre kontrastan kun flavaj frunto kaj bridoj, flavstrian vizaĝon, blankan voston kaj plejparte malhelbrunan plumaron (pli brunan en flugiloj kaj iom verdecan en malsupraj partoj).

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas en aprilo. En kaptiteco, la inoj demetis du ovojn, kun kovada periodo de 24 tagoj kaj ennesta periodo de preskaŭ 11 semajnoj.[4]

Habitato kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La bruna lorio troviĝas en norda Nov-Gvineo. Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj, kun altitudoj ĝis 150 m. Ĝi estas konsiderata ĝenerale nekutima en sia teritorio, kvankam ĝi estas loke ofta en kelkaj areoj (kiel ekzemple la areo de la rivero Puvani sude de Vanimo).

La specio estas listigita kiel malplej zorgiga fare de la IUCN. Tamen, oni supozas, ke ĝia populacio malpliiĝas. La totala populacio estas taksita je 50 000 individuoj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2020) “Improved systematics of lorikeets reflects their evolutionary history and frames conservation priorities”, Emu - Austral Ornithology 120 (3), p. 201–215. doi:10.1080/01584197.2020.1779596. 
  2. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 98, 141. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  3. Parrots, cockatoos – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-07-21 .
  4. Collar, Nigel; Boesman, Peter F. D. (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Brown Lory (Chalcopsitta duivenbodei)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.brolor1.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/brolor1/1.0/introduction, retrieved 2021-07-21 
  5. . IUCN Red List of Threatened Species: Chalcopsitta duivenbodei (2018-08-06). Alirita 2021-07-21 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]