Bruna pirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna pirolo
Bruna pirolo
Bruna pirolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. nipalensis'
Pyrrhula nipalensis
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bruna pirolo (Pyrrhula nipalensis) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj, sed ne ĉiam.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Malajzio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajvano kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj humidaj tropikaj montararbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa vidaĵo de Bruna pirolo, kiu montras brunajn suprajn partojn, nigrajn flugilojn kaj voston kaj eĉ hela subokula makulo

La Bruna pirolo estas relative malgranda (16.5 cm) birdo kun grizecbrunaj kapo, nuko kaj brusto. La centro de la ventro, subvosto kaj ĉefe pugo estas blankaj. La flugiloj estas nigraj kun grizecbruna flugilstrio, en ŝultro estas duobla marko nigrablanka, kaj la vosto estas nigra kaj tre noĉomarkata. Frunto, bridoj kaj mentono bordantaj la bekobazon estas nigrecaj al malhelbrunaj, kiu koloro etendiĝas nuance ĉirkaŭ la okuloj, kaj kontraste kun tre rimarkinda blanka subokula makulo. La mallonga, dika beko estas malhelgriza, pli hela en supra makzelo, kiu estas iom hokeca pinte.

Ĉe la tajvana subspecio uchidai, la centroj de la centraj vostoplumoj estas blankaj, kvankam tio kutime ne videblas en naturo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties dieto konsistas el nuksoj, semoj kaj indiĝenaj koniferoj. Ili estas vidataj laŭ paroj aŭ laŭ grupoj. Ties flugo estas rapida kaj ondeca, kaj ĝi ofte ripozas sur arbopintoj. Tamen ili manĝas ankaŭ en plej subaj branĉoj kaj eĉ pliproksime algrunde.

La dusilaba alvoko estis priskribita kiel “per-lii” aŭ “pi-piu”. En Tajvano la Bruna pirolo estas komuna la tutan jaron kaj estas loĝantaj birdoj de subalpaj arbaroj de montaj areoj el 1300-2400 m, kaj descendas al pli subaj altaĵoj vintre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]