Saltu al enhavo

Brunbenda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbenda pluvio
Masklo en reprodukta plumaro ĉe Tanzanio
Masklo en reprodukta plumaro ĉe Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Brunbenda pluvio A. pallidus
Anarhynchus pallidus
Strickland, 1853
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunbenda pluvio, Anarhynchus pallidus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Tiu specio havas grandan teritorion, distribuite tra Suda Afriko. Tamen, ĝi fakte okupas tre malgrandan areon.

Ĝi iĝas proksimume 15 cm alta kaj havas proporcie longajn malhelajn krurojn, nigrajn bridajn kaj traokulajn striojn kondukantajn al nigra beko. La frunto, gorĝo kaj ventro estas blankaj, dum rimarkinda kaŝtanbruna brustobendo (kiu nomas la specion) kuniĝas kun samkolora bendo sur la antaŭkrono. Dorso kaj krono estas grizecbrunaj.

Kvankam la movoj de tiu specio varias laŭlonge de sia teritorio kaj tial estas malbone komprenitaj, ĝi supozeble estas parta migranto.[2]

Tiu specio estas plejparte rilata al alkala kaj sala akvo.[3]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Charadrius pallidus havas du apartaj populacioj. La nomiga subspecio troviĝas en Angolo, Bocvano, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. La subspecio venustus troviĝas nur en la Rifta Valo en Kenjo kaj Tanzanio. Estas forta genetika diverĝo iter tiuj du subspecioj.[4]

Tamen, ĉar ĝi troveblas en malpli ol dek lokoj en la nereprodukta sezono, kaj ties habitata kvalito malpliiĝas, la Brunbenda pluvio estas taksita kiel Preskaŭ Minacata en la Ruĝa Listo de IUCN de 2007.[5]

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 17 500 individuoj. For de la reprodukta sezono, Walvis Bay kaj Sandwich Harbour en Namibio kaj la Lago Natron en Tanzanio povas teni ĉirkaŭ 87% de la tutmonda populacio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2021). “Charadrius pallidus”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22693814A179176196. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22693814A179176196.en. Alirita 1a de Januaro 2022.. 
  2. see del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. 1996. Handbook of the Birds of the World, vol. 3: Hoatzin to Auks
  3. Johnsgard, P. A. 1981. The plovers, sandpipers and snipes of the world University of Nebraska Press, Lincoln, U.S.A. and London
  4. (2017) “Genetic isolation in an endemic African habitat specialist.”, Ibis 159 (4), p. 792–802. doi:10.1111/ibi.12520. 
  5. See BirdLife International (2007a. b).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]