Saltu al enhavo

Brungorĝa imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brungorĝa imperikolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Brungorĝa imperikolombo

D. chalconota

Ducula chalconota
(Salvadori, 1874)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brungorĝa imperikolombo (Ducula chalconota), konata ankaŭ kiel Brila imperikolombo,[1] estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn.

Ĝi estas rara specio en la mondo de birdoj. Laŭ la Internacia Unio por Konservado, tiu specio estas relative nekonata, kaj ilia zorgigo estas tre minimuma. La Unio priskribas, ke tiu specio estas tre stabila kaj ne trafas minacojn el aliaj specioj.[2] La trajto de stabileco estas esenca por diferencigo de la Brungorĝa imperikolombo disde la aliaj specioj alfrontantaj minacojn. Tiu ĉi birdo specife ne ofte frontas minacojn ĉar ili estas pli rezervitaj, silentemaj birdoj kiuj tendencas resti solaj en sia vivejo. La vivejo de ĉi tiuj birdoj permesas al ili havi la oftecon esti sendependaj sed ankaŭ donas al ili la ŝancon esti kun aliaj birdoj. Ĉi tiu familio estas konata kiel frugivora, kio signifas ke ĝi ĉefe manĝas fruktojn, figojn kaj semojn. [3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Tiun specion priskribis Tommaso Salvadori kiel Carpophaga chalconota en 1874.[4] Oni agnoskis du subspeciojn: Ducula chalconota chalconota en Birdokapa Duoninsulo kaj D. c. smaragdina en okcidenta, centra kaj orienta Nov-Gvineo.[5] Oni registris apartan populacion en la Foja Montoj.[6]

Kompare, la masklo de la Brungorĝa imperikolombo longas ĉirkaŭ 41 ĝis 42 centimetrojn.[7] Kontraste, inoj estas pli malgrandaj, proksimume 37 ĝis 39 centimetrojn longaj, kaj povas esti distingitaj per etaj kolordiferencoj. Ambaŭ pezas ĉirkaŭ 21-22 uncojn. Brungorĝaj imperiaj kolomboj, kaj maskloj kaj inoj, estas pli grandaj ol la plej multaj el la aliaj kolombspecioj.[8] En la subspecio smaragdina, la kapo estas ardezgriza. La dorso kaj flugilkovriloj estas metalecverdaj, kun bronzecaj kaj bluecaj reflektoj, kaj la flugilplumoj estas pli malhelaj kaj pli bluecaj. La vosto estas nigreca kaj havas bluan brilon. La gorĝo estas cinamokolora, kaj la brusto estas vineca. La ventro kaj flankoj estas kaŝtankoloraj. La piedoj estas ruĝaj, la okuloj estas ruĝetaj, kaj la beko estas malhelardeza. La ino estas tre simila al la masklo. La juna birdo havas pli palajn kapon kaj kolon, kaj ĝia brusto estas vage grizeca.[1] La subspecio chalconota havas ruĝec-purpuran irizecon sur siaj mantelo kaj dorso.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. A&C Black, p. 554–555. ISBN 9781408135563.
  2. Species Search · iNaturalist (angle). Alirita 2021-10-18 .
  3. (2020-03-04) “Rufescent Imperial-Pigeon (Ducula chalconota)”, Birds of the World (en). 
  4. (1874) “Altre nuove specie di uccelli della Nuova Guinea e di Goram raccolto dal Signor L. M. L'Albertis”, Annali del Museo Civico di Storia Naturale di Genova (Italian) 6, p. 87–88. 
  5. Pigeons. Alirita 21a de Oktobro 2017 .
  6. 6,0 6,1 Beehler, Bruce M.. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics. Princeton University Press, p. 88–89. ISBN 9781400880713.
  7. (2020-03-04) “Rufescent Imperial-Pigeon (Ducula chalconota)”, Birds of the World (en). 
  8. (2020-03-04) “Rufescent Imperial-Pigeon (Ducula chalconota)”, Birds of the World (en). 
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]