Brungorĝa konuro
Subspecio E. p. arubensis en Arubo | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Eupsittula pertinax (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Proksimuma arealo | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Brungorĝa konuro (Eupsittula pertinax) Brungorĝa aratingo aŭ Brungorĝa papago estas specio de birdoj en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas en Kostariko, Panamo, norda kontinento de Suda Ameriko, kaj insuloj ĉe la sudamerika marbordo.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Brungorĝa konuro estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de lia Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus pertinax.[4] La Brungorĝa konuro estas nun unu el kvin specioj metitaj en la genron Eupsittula, kiun enkondukis en 1853 la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[5][2] La genronomo kombinas la prefikson de antikva greka eu kun la signifo "bona" kun la Latina psittula kun la signifo "papageto". La specia epiteto pertinax estas Latina kun la signifo "insista" aŭ "persista".[6]
Oni agnoskis jenajn 14 subspeciojn, el kiuj kelkaj estas estas endemioj de insuloj:[2]
- E. p. ocularis (Sclater, P.L. & Salvin, 1865)
- E. p. aeruginosa (Linnaeus, 1758)
- E. p. griseipecta (Meyer de Schauensee, 1950)
- E. p. lehmanni (Dugand, 1943)
- E. p. arubensis (Hartert, E., 1892)
- E. p. pertinax (Linnaeus, 1758)
- E. p. xanthogenia (Bonaparte, 1850)
- E. p. tortugensis (Cory, 1909)
- E. p. margaritensis Cory, 1918
- E. p. venezuelae (Zimmer, J.T. & Phelps, 1951)
- E. p. surinama (Zimmer, J.T. & Phelps, 1951)
- E. p. chrysophrys (Swainson, 1838)
- E. p. chrysogenys (Massena & Souancé, 1854)
- E. p. paraensis (Sick, 1959)
Subspecio E. p. ocularis estis foje traktita kiel aparta specio, nome "Veragua papago".[7]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La brungorĝa papago estas 23 ĝis 28 cm longa kaj pezas 76 ĝis 102 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio E. p. pertinax havas flavajn frunton, vizaĝon kaj mentonon. Ilia krono, nuko kaj supraj partoj estas verdaj. Ilia brusto estas malbrile oliveckolora kaj ilia ventro herboverda kun oranĝa makulo en ĝia centro. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj kun malbrile bluaj randoj kaj pintoj sur la flugilplumoj; ankaŭ iliaj vostoplumoj estas verdaj kun malbrile bluaj randoj kaj pintoj. Nematuraj birdoj havas tre malmulte da flavo..[7]
La aliaj subspecioj diferenciĝas disde la nomiga tiel:[7]
- E. p. ocularis: olivecbruna vizaĝo
- E. p. aeruginosa: sablokolora frunto kaj oranĝflavaj krono kaj nuko
- E. p. griseipecta, sablokolora frunto, oranĝflavaj krono kaj nuko, kaj olivecgrizaj vangoj kaj brusto
- E. p. lehmanni, sablokolora frunto kaj oranĝflavaj krono, nuko, kaj ĉirkaŭokulo
- E. p. arubensis, flava vizaĝo kun iom da bruno mikse
- E. p. xanthogenia, oranĝflavaj krono kaj nuko
- E. p. tortugensis, sablokolora frunto kaj oranĝflavaj krono, nuko, kaj kapoflankoj
- E. p. margaritensis, blankeca frunto kaj olivecbruna vizaĝo
- E. p. venezuelae, blankeca frunto, olivecbruna vizaĝo, kaj flavecaj malsupraj partoj
- E. p. surinama, blankeca frunto, tre bruna vizaĝo kun oranĝo sub la okulo, kaj pli verda brusto
- E. p. chrysophrys, blankeca frunto kaj tre bruna vizaĝo
- E. p. chrysogenys, pli malhela ol ĉiuj aliaj kaj tre verdaj frunto kaj krono
- E. p. paraensis, pli malhela ol ĉiuj, escepte chrysogenys, kun oranĝflava ventro
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La subspecioj de la Brungorĝa konuro troviĝas en la jenaj teritorioj:[2][7]
- E. p. ocularis, sudokcidenta Kostariko,[3] kaj Panamo el Kostariko ĝis Panamo Provinco
- E. p. aeruginosa, norda Kolombio kaj Zulia en nordokcidenta Venezuelo
- E. p. griseipecta, Sinú Valo de nordorienta Kolombio; eble formortinta
- E. p. lehmanni, orienta Kolombio kaj Amazonia ŝtato en sudokcidenta Venezuelo
- E. p. arubensis, Aruba, Ĉebordaj Antiloj
- E. p. pertinax, Curaçao, Ĉebordaj Antiloj
- E. p. xanthogenia, Bonaire, Ĉebordaj Antiloj
- E. p. tortugensis, insulo La Tortuga ĉe norda Venezuelo
- E. p. margaritensis, Margarita Insulo ĉe norda Venezuelo
- E. p. venezuelae, norda kaj centra Venezuelo
- E. p. surinama, nordorienta Venezuelo tra Gujanoj
- E. p. chrysophrys, ŝtato Bolívar en sudorienta Venezuelo, sudokcidenta Gujano, kaj Roraima en apuda norda Brazilo
- E. p. chrysogenys, mezo de la baseno de la Rivero Negro en nordokcidenta Brazilo
- E. p. paraensis, basenoj de riveroj Tapajós kaj Cururu en Pará, nord-centra Brazilo
La nomiga subspecio de la brungorĝa konuro estis enkondukita en Saint Thomas, Usonaj Virgulininsuloj, kaj estis establita ĉirkaŭ la 1860-aj jaroj. De tie ĝi disvastiĝis al puertorikaj insuloj Culebra, Tortola, kaj Puertoriko sed estis formortigita el ili antaŭ ĉirkaŭ 1982.[8] Pli lastatempaj ekvidoj en Puertoriko kaj tiuj en Florido, la Britaj Virgulininsuloj, Angvilo, Dominiko, kaj San Andrés estas konataj aŭ suspektataj kiel eskapintaj aŭ liberigitaj kaĝbirdoj prefere ol konsciaj enkondukoj aŭ naturaj alvenoj.[8][9]
La specio estas nereproduktanta vizitanto en Trinidadon.[10]
La brungorĝa konuro loĝas en vasta gamo da pejzaĝoj, inkluzive de savanoj, aridaj veprejoj, manglejoj, tropikaj foliarbaroj, galeriaj arbaroj, ĉiamverdaj arbaroj, kaj kultivitaj areoj kaj paŝtejoj kun kelkaj restantaj arboj. En Kolombio, ĝi atingas altitudon de 2 600 m, sed troviĝas plejparte sub 1 200 m aliloke.[7][11][12] Ĝi ankaŭ estas vaste distribuita en Venezuelo, sed montras preferon por areoj kun malferma vegetaĵaro kun pli altaj probablecoj de ĉeesto en la savanoj de la bioregiono Llanos kaj la aridaj veprejoj de nordokcidenta Venezuelo. [13][14]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj populacioj sur la kontinento faras laŭsezonajn movojn kaj aliaj estas iom nomadaj por sekvi la haveblecon de manĝaĵo.[7]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La dieto de la brungorĝa konuro inkluzivas semojn, fruktojn, nuksojn, florojn, foliojn, kaj kelkfoje insektojn. Studo en Venezuelo trovis, ke ĝis 70% de ĝia manĝaĵo en la studa areo venis de hom-plantitaj, anstataŭ naturaj, fontoj. La specio estas grava plago por kultivaĵoj, precipe por maizo kaj aliaj kampokultivaĵoj en Kolombio kaj Venezuelo, kaj en fruktoplantejoj en la Ĉebordaj Antiloj. Ĝi estis observita manĝanta kaktojn.[7][15] La specio tipe manĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj. Grupoj vokas dumfluge, kaj se aktive manĝanta grupo respondas, la aliaj povas aliĝi al ĝi.[16]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nesta sezono de la brungorĝa konuro varias tra ĝia teritorio. Ĝi povas nesti preskaŭ ĉiam en ajna tempo de la jaro en Surinamo kaj Antiloj, kaj de februaro ĝis aprilo en Kolombio kaj Venezuelo. Ĝi kutime elfosas kavaĵon en nesto de arbaraj termitoj, ofte unu el la genro Nasutitermes. Krome, ĝi ankaŭ nestas en naturaj kavaĵoj en arbo, sur klifofaco, aŭ en tera bordo. Ofte pluraj paroj nestas en ununura putra arbo. La ovodemetado estas de du ĝis sep ovoj. En kaptiteco, la kovado estas de 23 tagoj. En naturo, la tempo por elnestiĝo estas 36 ĝis 37 tagoj.[7]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- E. p. xanthogenia en la insulo Bonaire, Nederlandaj Antiloj
- E. p. aeruginosa en la Karibia Regiono de Kolombio
- E. p. ocularis; juna dorlotbesto en Panamo
- dorlotbesto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2021). “Brown-throated Parakeet Eupsittula pertinax”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22685745A163773830. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22685745A163773830.en. Alirita 16a de Marto 2023..
- 1 2 3 4 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- 1 2 Sandoval, L., Sánchez, C., Biamonte, E., Zook, J.R., Sánchez, J.E., Martínez, D., Loth, D. kaj O’Donahoe, J. (2010). "Recent records of new and rare bird species in Costa Rica". Bull. Brit. Orn. Club 130(4): 237–245
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ (1853) “Notes sur les collections rapportées en 1853, par M. A. Delattre”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 37, p. 806–810 [807].
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 153 kaj 299. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Collar, N. kaj P. F. D. Boesman (2020). Brown-throated Parakeet (Eupsittula pertinax), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 16an de Marto, 2023
- 1 2 (1998) Check-list of North American Birds, 7‑a eldono, Washington, D.C.: American Ornithologists' Union, p. 236.
- ↑ Brown-throated Parakeet Species Map. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 16a de Marto, 2023 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 124. ISBN 978-0-19-530155-7.
- ↑ McMullan, Miles. (2010) Field Guide to the Birds of Colombia. Bogotá: ProAves, p. 61. ISBN 978-0-9827615-0-2.
- ↑ (Septembro 2020) “Making inferences about non-detection observations to improve occurrence predictions in Venezuelan Psittacidae”, Bird Conservation International 30 (3), p. 406–422. doi:10.1017/S0959270919000522. 213996993.
- ↑ (2020) “Monitoring Psittacidae in Venezuela: Distribution data and occupancy models for 2010”. doi:10.6084/m9.figshare.12869957.v1. Alirita 5a de Marto 2024..
- ↑ . Aratinga pertinax brown-throated parakeet. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 16a de Marto, 2023 .
- ↑ (2008) “Individual recognition and selective response to contact calls in foraging brown-throated conures, Aratinga pertinax”, Animal Behaviour 76 (5), p. 1715–1725. doi:10.1016/j.anbehav.2008.08.007. 53165482.
- Juniper, T.. (1998) A Guide to the Parrots of the World. East Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-40-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



