Saltu al enhavo

Brunkarba minejo ČSA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri brunkarba minejo en Mosta baseno. Pri nigrakarba minejo en Ostrava baseno temas artikolo Minejo ČSA.
Brunkarba minejo ČSA
ĉeĥe Lom Československé armády
brunkarba minejo
Sitelfosa skrapegilo en la minejo
Oficiala nomo: Lom Československé armády
Mallongigite: Lom ČSA
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distriktoj Distrikto Chomutov, Distrikto Most
Historia regiono Bohemio
Situo Brunkarba minejo ČSA
 - koordinatoj 50° 32′ 30″ N 13° 31′ 38″ O / 50.54167 °N, 13.52722 °O / 50.54167; 13.52722 (mapo)
Baseno Mosta baseno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lom ČSA
Portalo pri Ĉeĥio
Nacia naturmemorindaĵo
Lom ČSA
naturmemorindaĵo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Municipoj Horní Jiřetín, Most, Vysoká Pec
Historia regiono Bohemio
Situo Lom ČSA
Plej alta punkto
 - alteco 387 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 89 m s. m.
Areo 1 229,53 km² (122 953 ha)
Baseno Mosta baseno
Proklamita 4-a de oktobro 2025
Vikimedia Komunejo: Lom ČSA
Portalo pri Ĉeĥio
Tavolo de la brunkarbo antaŭ la minado

Brunkarba minejo ČSA (ĉeĥe Lom Československé armády, mallongigite Lom ČSA, antaŭ la jaro 1958 Minejo F. D. Roosevelt, antaŭ la jaro 1947 Minejo Hedvika[1]) estas brunkarba minejo troviĝanta en nordbohemia brunkarba baseno sub montarpiedo de Ercmontaro. Surrande de la minejo troviĝas municipoj Vysoká Pec, Černice, kaj la eksa Komořany. Minas ĉi tie kompanio Severní energetická, kiu estiĝis pro divido de Mostecká uhelná en la jaro 2008.[2] Lom ČSA disponas je la plej kvalita vejno de brunkarbo en Eŭropo kun mezproksima varmigeco 17,5 MJ/kg.[3] En majo de 2024 la minista kompanio anoncis interrompon de la minado en la minejo kaj maldungon de plimulto de ĝiaj okupitoj.[4]

En la pasinteco ĉi tie troviĝis Lago Komořany kun proksimuma areo 5600 hektaroj. Eĉ spite al la granda areo la lago estis malprofunda, ĝi enhavis grandan kvanton de sedimentoj kaj ĝia iom post ioma surportado kreis ampleksajn malsekejojn. Tra la lago fluis rivero Bílina. En la jaro 1831 komencis sekigado, nome precipe pro sanaj kialoj, ĉar la humida medio kaj maĉoj estis fonto de troa apero de malsanoj kaj pro eluzo de la agrikultura spaco. Per iom post ioma sekigado ebliĝis la agrikultura uzo de la pejzaĝo.

Parto de la provizoj de la karbo en deklivoj oni minis ĝis aprilo de 2020 per profundaĵa maniero de murado[5] kun ellaso de superplafono kaj koridorado. En la minado partoprenis precipe ministoj de kompanio Důl Kohinoor a.s. (la filina kompanio de Sev.en Energy AG) el Důl Centrum fermita en la jaro 2016.[6] La profundaĵa minejo sub la finaj deklivoj de la grandminejo ČSA tiel estis la lasta profundaĵa (subtera) brunkarba minejo en la regiono kaj en la tuta Ĉeĥio.[7]

En majo de 2024 la minista kompanio anoncis interrompon de la minado kaj maldungon de plimulto de ĝiaj okupitoj. Pri la finigo de la minado dume ne estis decidite, la minado povas esti en estonteco parte renovigita.[4]

Vido al Lom ČSA trans kastelo Jezeří direkte al Komořany
Vido al Lom ČSA trans kastelo Jezeří direkte al Komořany

En oktobro de 2025 la teritorio de la minejo estis proklamita kiel nacia naturmemorindaĵo de Ĉeĥio.[8]

Progreso de la minado

[redakti | redakti fonton]
Limoj sur la minejo ČSA

La unua kovraĵo de la surfaca minado komencis proksime de la norda rando de hodiaŭ jam pereinta municipo Nové Sedlo nad Bílinou. Plu la minado daŭrigis tra nordorienta direkto al Jezeří kaj ĝi turniĝis sub la montarpiedo de Ercmontaro ĝis la hodiaŭa Černice, de kiu la minejo troviĝas proksimume 0,5 kilometro.

Uzo de la karbo

[redakti | redakti fonton]

Apud la minejo konvene troviĝas Elektrejo Komořany nomita laŭ jam pereinta municipo. Troviĝas ĉi tie reguligejo de karbo kaj termoelektra centralo en proprumado de firmao United Energy. La karbo estas transportata rekte el la minejo sur transportaj bendoj kaj ankaŭ ĝi estas prilaborata kaj transportiĝas al plua uzo.

Sekvoj de la minado

[redakti | redakti fonton]

Sekve de la minado malaperis kelke da kvadrataj kilometroj de la devena pejzaĝo Lago Komořany. Sekve de la progreso de la minado okazis transmeto de la spina komunikilo I/13 zel Chomutov ĝis Litvínov kondukanta devene sub la montarpiedo de Ercmontaro. Same tiel estis transmetita fervojlinio Ústí nad Labem – Chomutov, regiona fervojo Chomutov–Litvínov estis nuligita sen rekompenco. Plu pro kaŭzo de sekureco de la minado estis transmetita eĉ la rivero Bílina mem kaj fervojo. Kiel rezervo servas hodiaŭ Koridoro Ervěnice. Karakteriza ŝanĝo en hidrologiaj kondiĉoj de la regiono estis la transmeto de la rivero Bílina, sed eĉ rojoj alfluantaj el la montaro. La rojoj Kundratický kaj Vesnický estis tra artefaritaj riverfluoj transmetitaj kaj forkondukitaj al Subercmontara alkondukilo. Rojoj Šramnický kaj Černický potok estis forkondukitaj al transmeto de Šramnický kaj Černický potok per du minitaj tuneloj kun suma longeco 1 350 m.[9]

Pereintaj municipoj kaj domaroj sur la teritorio de minejo

[redakti | redakti fonton]

Terglitoj

[redakti | redakti fonton]
Terglitoj inter Jezeří kaj Jezerka
La regiono de minado de karbo

En la regiono de kontakto de la minejo kun montarpiedo de Ercmontaro inter Vysoká Pec kaj Horní Jiřetín okazas grandegaj terglitoj, kiuj endanĝerigas la proprajn deklivojn de Ercmontaro kaj ankaŭ restaĵojn de Arboreto Jezeří (Suba kastela parko) sub la kastelo Jezeří.

Estonteco

[redakti | redakti fonton]

La minado en la minejo estas limigita per teritorioj ekologiaj limoj de la minado, kiujn difinis la registara rezolucio de registaro de Ĉeĥio n-ro 444 el la jaro 1991. Enkadre de la difinitaj limoj estas ĉi tie je dispono provizoj ĝis la jaro 2021. En la jaro 2015 la rezolucio pri la difinitaj limoj estis konfirmita kaj en la jaro 2021 decidita pri finigo de la minado sen trarompo de la limoj ĉirkaŭ la jaro 2024[10]. En la jaro 2023 la finigo de la minado estis taksita al rompo de jaroj 2025 kaj 2026[11].

Okaze de rompo de la limoj ĉi tie troviĝas sub kelke da municipoj proksimume 750 miliónoj da tunoj de brunkarbo kun supozata varmigeco 18 MJ/Kg. La plej granda obstaklo por ministoj estas urbo Horní Jiřetín kun du miloj da loĝantoj kaj ĝia loka parto Černice.

Post la finigo de la minado devus esti sur la loko de restaĵa kavo estiĝi replantada lago kun supozata areo 700 hektaroj, volumeno de akvo ĉ. 274 000 000 m³ kaj tempo de enlasado 15–17 jaroj.[12]

En la areo aŭ ĝia proksimeco devas esti konstruitaj kelke da randaj fotovoltaikaj elektrejoj, en la estonteco kelkaj paneloj povus flosi sur la surfaco de la replantada lago.[13]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Velkolom ČSA v SHR (2). Zdař Bůh.cz. Alirita 2021-01-31 .
  2. Obchodní rejstřík. Ministerstvo spravedlnosti ČR. Alirita 2010-12-02 .
  3. Tomáš, Nový, "Hnědé uhlí z ČSA je nenahraditelné, říká ředitelka Výzkumného ústavu". Kontrolita 2018-02-23.
  4. 1 2 "Severní energetická přerušuje těžbu na lomu ČSA, propustí na 500 lidí". Kontrolita 2024-05-09. (ĉeĥe)
  5. "Na Armádě začali se stěnováním". Kontrolita 2020-04-25.
  6. Bachorík, Jan, "V lomu ČSA na Mostecku skončí přes 200 horníků. Další uplatnění mají těžaři pro zhruba pětinu z nich", Český rozhlas. Kontrolita 2020-04-24.
  7. "Končí hlubinná těžba v bočních svazích lomu ČSA". Kontrolita 2020-04-25.
  8. Lom Československé armády. Agentura ochrany přírody a krajiny ČR. Alirita 2025-12-06 .
  9. "Velkolom ČSA v SHR (3)".
  10. "Lom ČSA se dočká zatopení. Vznikne zde jezero, skleníky i solární park". Kontrolita 2023-05-26. (ĉeĥe)
  11. "Jezero plánované po dotěžení lomu ČSA na Mostecku se nebude muset dopouštět - Seznam Zprávy". Kontrolita 2023-05-28. (ĉeĥe)
  12. Kounovský, Pavel. Sanace a rekultivace Lomu ČSA. Litvínovská uhelná. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2018-02-23 .
  13. Tramba, David, "Tykač v klubu solárníků. Sev.en ještě letos postaví dvě velké fotovoltaiky na Mostecku". Kontrolita 2024-05-09. (ĉeĥe)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]