Bruno Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bruno Bauer
Bruno Bauer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1809 (1809-09-06)
en Eisenberg
Morto 13-an de aprilo 1882 (1882-04-13) (72-jara)
en Neukölln
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Profesio
Profesio filozofo • teologo • historiisto
Information icon.svg
vdr

Bruno BAUER (naskiĝinta la 6-an de septembro 1809 en Eisenberg, mortinta la 13-an de aprilo 1882 en Neukölln-Rixdorf) estis germana teologo kaj filozofo kaj biblikritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bauer habilitiĝis en Berlino pri teologio en la jaro 1834-a. En 1839 li publikigis, post kiam li estiĝis privata docento en Bonno, la kritikegajn verkojn »Kritik der evangelischen Geschichte des Johannes« (Bremeno 1840) kaj »Kritik der evangelischen Geschichte der Synoptiker« (Lepsiko 1841–42, 3 vol.). Post malpermeso de 1842 plue havi teologiajn prelegojn li verkis en Berlino, por scienca memdefendo, la verkon »Die gute Sache der Freiheit und meine eigne Angelegenheit« (Zuriko 1843), antaŭ fondi la gazeton »Allgemeine Literaturzeitung« (Charlottenburg 1843–1814); krome li liveris diversajn kritikajn ka historiajn librojn pri temoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. En aliaj teologiaj skribitaĵoj (»Kritik der Evangelien«, Berlino 1850–52, 4 vol.; »Kritik der paulinischen Briefe«, Berlino 1850–52, 3 vol.; »Die Apostelgeschichte«, Berlino 1850) li ja daŭrigas siajn negativajn kritikaĵojn. Samtempe li estis laborema ĵurnalisto kaj leksikografo kaj publikigis krome »Philo, Strauß, Renan und das Urchristentum« (Berlino 1874); »Christus und die Cäsaren. Der Ursprung des Christentums aus dem römischen Griechentum« (Berlino 1877); »Einfluß des englischen Quäkertums auf die deutsche Kultur und auf das englisch-russische Projekt einer Weltkirche«- (das. 1878); »Zur Orientierung über die Bismarcksche Ära« (Chemnitz 1880); »Disraelis romantischer und Bismarcks sozialistischer Imperialismus« (Berlino 1882). Li ĉiam fremdis al la t.n. Skolo de Tübingen kies pensrezultojn Bauer aparte per la esploroj detalaj pri ĉiuj epistoloj de Sankta Paŭlo plibonigis senteble. Kontraŭe al Strauß, verkinto al »Lebens Jesu«, li datumigas la estiĝon de kristanismo nur en romian imperiestran tempon kies anoj ne plu kontentiĝis per stoismaj kaj aleksandrinaj filozofiaĵoj. Nur post la morto liaj opinioj vere ŝatatis kaj plue evoluigitis, antaŭ ĉio en Nederlando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 460, kio relegeblas tio ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Hirsch: Das Judenthum, der christliche Staat und die moderne Kritik: Briefe zur Beleuchtung der Judenfrage von Bruno Bauer. Heinrich Hunger, Berlin 1843
  • Karl Löwith: Von Hegel zu Nietzsche, Sämtliche Schriften Bd. 4 (unue en 1941), Stuttgart 1988.
  • Aldo Zarnado: Bruno Bauer Hegeliano e Giovane Hegeliano. En: Revista Critica di Storia Della Filosofia 21 (1966), p. 189–210 kaj 293–327
  • Lothar Koch: Bruno Bauers "Kritische Kritik". Beitrag zum Problem eines humanistischen Atheismus. disertacio 1969
  • Lothar Koch: Humanistischer Atheismus und gesellschaftliches Engagement. Kohlhammer, Stuttgart 1971.
  • Ernst Barnikol: Bruno Bauer. Studien und Materialien. Aus dem Nachlass ausgewählt und zusammengestellt von Peter Reimer und Hans-Martin Sass. Van Gorcum & Comp., Assen 1972, ISBN 90-232-0917-6
  • Godwin Lämmermann: Kritische Theologie und Theologiekritik. Die Genese der Religions- und Selbstbewusstseinstheorie Bruno Bauers (= Beiträge zur evangelischen Theologie, Band 84). Kaiser, München 1979, ISBN 3-459-01225-0
  • Zvi H. Rosen: Bruno Bauer and Karl Marx. Martinus Nijhoff, The Hague 1977.
  • Andreas Urs Sommer: Bauer, Bruno. En: Markus Vinzent, Ulrich Volp, Ulrike Lange (eld.): Metzler Lexikon christlicher Denker. Metzler, Stuttgart/Weimar 2000, p. 74 sekvv.
  • Massimiliano Tomba: Krise und Kritik bei Bruno Bauer. Kategorien des Politischen im nachhegelschen Denken. Lang, Frankfurt am Main 2005.
  • Douglas Moggach: Philosophie und Politik bei Bruno Bauer. Lang, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-631-56653-4.
  • Hermann-Peter Eberlein: Bruno Bauer. Vom Marx-Freund zum Antisemiten. Dietz, Berlin 2009, ISBN 978-3-320-02180-1.
  • Klaus-Michael Kodalle, Tilman Reitz (eld.): Bruno Bauer (1809–1882). Ein „Partisan des Weltgeists“? Königshausen und Neumann, Würzburg 2010, ISBN 978-3-8260-4424-3.
  • Manfred Lauermann: Bruno Bauer nach zweihundert Jahren. Ein Forschungsbericht. En: Marx-Engels-Jahrbuch 2010. Akademie-Verlag, Berlin 2011, ISBN 978-3-05-005073-7, S. 163–176.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]