Bruno Ganz
Bruno GANZ (22a de Marto 1941 – 16a de Februaro 2019) estis svisa aktoro kies kariero en germanaj teatro, televido kaj kino pluis dum preskaŭ 60 jaroj. Li estis konata pro siaj kunlaboroj kun famaj reĝisoroj kiel Werner Herzog, Éric Rohmer, Francis Ford Coppola, Theo Angelopoulos kaj Wim Wenders, atingante ampleksan agnoskon per siaj roloj kiel Jonathan Zimmerman en Der amerikanische Freund (1977), Jonathan Harker en Nosferatu: Phantom der Nacht (1979) kaj Damiel la Anĝelo en Der Himmel über Berlin (1987).
Ganz ricevis novan internacian laŭdon pro sia portreto de Adolf Hitler en la Oskar-nomumita filmo Der Untergang (2004). Li ahvis rolojn ankaŭ en kelkaj anglalingvaj filmoj, kiel The Boys from Brazil (1978), Strapless (1989), The Last Days of Chez Nous (1992), Luther (2003), The Manchurian Candidate (2004), The Reader (2008), Unknown (2011), The Counselor (2013) kaj Remember (2015). En teatro, Ganz portretis la rolojn de Dro. Heinrich Faust en muntaĵo de Peter Stein de Faŭsto, Unua Parto kaj Faŭsto, Dua Parto en 2000.
Dum sia kariero li ricevis plurajn premiojn kaj omaĝojn, inter kiuj elstaras la germana Federacia Meritkruco kaj la franca Honora Legio.
Aliaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Infanoj de la naturo, 1991