Bruno Gröning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bruno GRÖNING (naskiĝis la 31-an de majo 1906 en Danzig-Oliva; mortis la 26-an de januaro 1959 en Parizo) konatiĝis kiel sanigisto per spiritaj fortoj. Li famiĝis unue en printempo 1949 pro la miraklo de Herford, la sanigo de la 9-jara knabo Dieter Hülsmann de muskola distrofio. Tamen la knabo mortis 6 jarojn poste pro sia malsano.

Bruno Gröning rigardis sin kiel senditon de Dio kaj asertis, ke li kapablas sanigi homojn per "saniga kurento". En 1953 li fondis la asocion "Gröning-Bund" pri spirita sanigado kaj fariĝis ties prezidanto. La asocio ekhavis multajn lokajn "amikarojn".

En 1954 germana tribunalo malpermesis al Bruno Gröning - kiu havis nenian kuracistan edukon - ĉiajn publikajn prezentiĝojn. En januaro 1958 la Landa Tribunalo en Munkeno kondamnis Bruno Gröning je 8-monata aresto en malliberejo kun prova tempo kaj monpuno de DEM 5.000, — pro senatenta mortigo: Bruno Gröning igis 17-jaran malsanulinon ne viziti kuraciston, tiel ke ŝi mortis pro tuberkulozo. La kasacia proceso restis sen fina verdikto, ĉar Bruno Gröning mem mortis en 1959 pro stomaka kancero.

Post lia morto la "Amikaro Bruno Gröning" tamen daŭrigis sian aktivadon. Oni asertas, ke Bruno Gröning nun sanigas homojn el la transa mondo. En 1992 Detlef Meier el Germanio, kiu rakontis ke Bruno Gröning sanigis lin de psikaj problemoj (ekz. manĝo-manio), inciatis la fondon de la Esperanto-sekcio de la Amikaro. Kvankam la Amikaro nomas sin "loza kuniĝo de homoj el ĉiuj kontinentoj" (Jarlibro de UEA 2005, p. 75), temas pri organizo kun severa hierarkio. Decidoj de la tiutempa gvidantino de la Amikaro, Grete Häusler (mortis 2007), estis rigardataj kiel devigaj.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

En germanlingvaj landoj pluraj ekleziaj kaj neekleziaj institucioj avertas kontraŭ la Amikaro.

Informejo de la Evangelia Eklezio en Germanio kritikas la personkulton de la Amikaro ĉirkaŭ Bruno Gröning, proksimecon al esoteriko, kaj mankon de sciencaj pruvoj pri kurac-efikoj[1].

La romkatolika ĉefepiskopujo de München kaj Freising atentigas ke la Amikaro estas ne-kristana movado kun Bruno Gröning anstataŭ Jesuo en rolo de savanto, kaj avertas ke grave malsanaj homoj pro fido al la "saniga kurento" preterlasas medicine necesajn traktadojn[2]. La samajn kritikojn esprimas la Evangelia Eklezio de Virtembergo[3]

Laŭ la gazeto Augsburger Allgemeine, kaj la katolika kaj la evangelia eklezioj en Germanio avertas kontraŭ la Amikaro kaj ĝiaj falsaj promesoj. Ankaŭ medicinistoj kaj neekleziaj fakuloj pri sektoj klare malaprobas ĝin[4].

Svislanda evangelia informejo priskribas detale la historion kaj nunon de la Amikaro, ĝian sektecan karakteron kaj personkulton de Bruno Gröning kiel Jesuo-simila savanto[5].

La neeklezia "AGPF - Aktion für Geistige und Psychische Freiheit Bundesverband Sekten- und Psychomarktberatung e.V." klare nomas la Amikaron "kulto" kaj listigas plurajn blufojn kaj ŝajnigojn faritajn de ĝi[6].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 26: Saniĝo per spirita forto verkita de Detlev Maier.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/10, paĝo 13: Bruno Gröning en medicina altlernejo verkita de Detlev Maier.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EZW Evangelische Zentralstelle für Weltanschauungsfragen
  2. [https://www.weltanschauungsfragen.de/145 Erzdiözese München und Freising Fachbereich Weltanschauungsfragen]
  3. Neue religiöse Bewegungen und Sondergemeinschaften
  4. Augsburger Allgemeine, la 31-an de marto 2009
  5. Evangelische Informationsstelle Kirchen - Sekten - Religionen
  6. Der Bruno-Gröning-Kult