Bruno Migliorini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Migliorini
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1896 (1896-11-19)
en Rovigo
Morto 18-an de junio 1975 (1975-06-18) (78-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Trespiano Cemetery
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Memorigilo Bruno Migliorini
Familio
Frat(in)o Elio Migliorini
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistoesperantisto • universitata instruisto • romanisto
vdr
Teksto el Heroldo de Esperanto.

Bruno MIGLIORINI [miljorini] (naskiĝis la 19-an de novembro 1896 en Rovigo; mortis la 18-an de junio 1975 en Florenco) estis itala konata itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Migliorini estis doktoro, lektoro, poste privata docento kaj komisiita profesoro pri itala lingvo en Roma Universitato. De 1930 ĝis 1933 li estis ĉefredaktoro de Enciclopedia Italiana, granda itala enciklopedio. De 1933 ĝis 1938 li estis profesoro en la universitato de Friburgo, de 1938 ĝis 1966 en la universitato de Florenco. De 1949 ĝis 1963 li estis prezidanto de Accademia della Crusca, akademio pri la itala lingvo.

La 10-an de aŭgusto 1935 li geedziĝis kun d-ino Lidia Pacini.[1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Migliorini fariĝis esperantisto en 1912. Samjare li fondis grupon en Rovigo. En 1914 li fondis Esperantan grupon "L.L.Zamenhof" en Venecio kaj en 1921 lanĉis grupon en Romo. Li verkis gramatikon por italoj (du eldonoj) kaj internacian Esperantan Legolibron (kunlabore kun sia frato Elio Migliorini). Li prelegis en Someraj Universitatoj de Oksfordo en la kadro de la 22-a UK 1930 kaj en 24-a UK 1932 en Parizo. En 1921 aperis lia libro Anekdotoj pri Dante, reeldonita en 1956. En pluraj periodaĵoj aperis liaj artikoloj pri ĝenerala lingvistiko, pri Esperanto-vortoj kaj kontraŭ aliaj planlingvaj projektoj. En 1955 Migliorini estis membro de la Honora Komitato de la 40-a UK en Bologna. Ĝis sia morto li estis membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo, ekde ties unua numero.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Manuale di Esperanto

Citaĵo
 Praktika lernolibro por italoj. Ĝi estas dividita en dek lecionoj kaj enhavas ampleksajn vortaretojn, kiuj multe helpas la lernantojn dum la unua tempo de sia praktikado. 
— Belga esperantisto n144 (feb 1927)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.
  2. (eo) Akademioj honoras Migliorini, Heroldo de Esperanto,p. 1, n-ro 11 (2092), 11-31 aŭgusto 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.