Maryvonne kaj Bruno Robineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruno Robineau)
Maryvonne kaj Bruno ROBINEAU en Lisbono dum la UK en 2018.

Bruno ROBINEAU ([bryno robinO] 1954) kaj Maryvonne ROBINEAU ([marivOn' robinO] 1957) estas paro da francaj vojaĝantaj verkistoj. Post rondvojaĝo ĉirkaŭ la mondo en ok jaroj, ili realigadas dokumentfilmojn kaj librojn pri siaj vojaĝoj. Ili atestas pri interkulturaj kontaktoj kaj kontribuas diskonigi la internacian lingvon Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bruno Robineau naskiĝis en Maine-et-Loire, en kamparana familio kaj estis terkulturisto ĝis sia 30a jaro. Lia medio ne instigis lin al vojaĝoj, sed de sia infanaĝo li revis rondvojaĝi ĉirkaŭ la mondo por renkontiĝi kun homoj.

Bruno kun sia edzino Maryvonne vojaĝadis tra la mondo petveturante dum ok jaroj laŭ principo de senmonaj interŝanĝoj: ili helpis per sia laboro kaj ricevis loĝadon kaj manĝon. Ili partoprenis en la vilaĝa ĉiutaga vivo en diversaj mondpartoj, plej ofte helpante en kampaj aŭ hejmaj taskoj. Ili partoprenis lensrikoltadon en Gangovalo en Barato, plantis rizon en Koreio, instruis Esperanton en la universitato de Ĉengdu en Ĉinio, partoprenis arbarplantadon en Aŭstralio kun indiĝenoj, kaj kunvivis kun Ajmaroj sur altebenaĵoj en Bolivio.

Mondvojaĝo
Lando Monatoj Komento
Irlando 5 bicikle helpante al kampolaboroj
Israelo 6 laborante en Kibuco
Bulgario 3 Esperanto-staĝo, unuaj vizitoj en eofamilioj
Hungario 3 oficialo vojaĝo de gesroj Robineau agronomaj spertuloj
Barato 6 lensrikoltado en Gangovalo
Ĉinio 5 instruado de Esperanto en la universitato de Ĉengdu
Koreio 3 Rizkulturo
Japanio 9 9000 km petveture 22 gastigantaj familioj
Malajzio 4
Aŭstralio 9 reabarigo en Aŭstralio kun indiĝenoj, brutbredado
Novkaledonio 12 dungiĝo por reakiri monon
Novzelando 3 kredigas ke ili estas Belgoj pro malŝato de la Francoj
Tahitio 1 ripozo
Gvatemalo 4 studo de la hispana, kaŝo de la gerilo
Bolivio 9 kunvivado kun Ajmaroj sur altebenaĵoj

Iliaj restadoj en familioj daŭris de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj por havi tempon konatiĝi kun fremda kulturo kaj teksi ligilojn, por interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj reciproke aprezi unuj la aliajn.

Dumvojaĝe ili uzis la francan, la anglan, la hispanan kaj Esperanton uzante la esperantistajn retojn kiel Pasporta Servo. Reveninte en Francion ili daŭrigas siajn vojaĝojn kun siaj du infanoj elvenintaj respektive el Bolivio kaj Vjetnamo. Ili migradis tra Rumanio en la regiono de Maramureş kaj pilgrimis al Santiago de Compostela laŭ la vojo de Vézelay akompane de du azenoj. En 2008 kaj 2009 ili faras esplorvojaĝojn laŭ la rivero Luaro por observi ekologian staton de la naturo kaj ekologiajn projektojn.

Pri la mondvojaĝo, la vojaĝo al Rumanio kaj al Santiago, ili verkis po unu libron franclingve, kreis filmon kaj prelegprezentis siajn vojaĝojn. La unua libro verkita en la franca estis tradukita al Esperanto kaj de Esperanto al la ĉeĥa kaj al la pola.

Libroj kaj aŭdvidaj realigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Huit ans autour du monde – Ed.Opéra – Nantes, 1997, (ISBN 2908068435) - 5a eldono 2006,
    • Libro tradukita Esperanten sub la titolo: "Ili vivis sur la tero, ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo" (ISBN 2908068966), 1998[1]
  • Roumanie vagabonde – Ed Opéra - 2a eldono 2007
  • Compostelle en famille – Ed Opéra - 2a eldono 2007

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 22: Kroniko de globtrotantoj verkita de Garbhan MacAoidh.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Bruno kaj Maryvonne Robineau » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»