Bruno la 2-a (Verden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno la 2-a de Verden
Blazono de la Diocezo de Verden
Blazono de la Diocezo de Verden
Persona informo
Naskiĝo aktiva ekde 1034
en Brakel, Paderborn Germana regno
Morto 21-a de aŭgusto 1049
en Mastriĥto, Limburgo Nederlando
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Lepsiko
Universitato de Prago
Familio
Patro Siegfried I von Walbeck vd
Patrino Kunigunde von Stade vd
Gefratoj Siegfried von Walbeck • Heinrich von Walbeck • Friedrich von Walbeck • Thietmar von Merseburg vd
Profesio
Okupo religiulo • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruno la 2-a (1034-1049) estis Grafo de Walbeck kaj episkopo de Verden inter 1034 kaj la 21-a de aŭgusto 1049.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al la domo de la grafoj de Walbeck. Liaj gepatroj estis grafo "Siegfried la 2-a de Walbeck" (947-991)[1] kaj Gerberga von Stade (971-1007). Li estis la frato de la historiisto kaj episkopo Thietmar de Merseburg (975-1018) kaj la episkopo Siegfried von Münster (1001-1032). La frato Henriko de Walbeck (974-1004) sukcedis sian patron, kaj frato Frederiko de Magdeburgo (998-1067) heredis la Burggraflandon en Magdeburgo. La fratino Oda von Walbeck edziĝis al grafo Goswin de Falkenburgo (1051-1128).

Bruno ricevis sian edukadon en la monaĥejo de Corvey. Li eniris ĉi tiun monaĥejon ĉirkaŭ 996. Tie li ekkonis la saksian historion de la kronikisto Widukind von Corvey kaj probable disponigis ĝin al sia frato Thietmar de Merseburgo. Li poste fariĝis abato en Nienburgo kaj sukcedis sian fraton Siegfried en Berge, apud Magdeburgo. Li direktoris la monaĥejon tie inter 1025 kaj 1034.

Dum lia administrado kiel episkopo, la diocezo suferis invadojn de la vendoj. Krome la malsupra preĝejo de la monaĥejo Michaelis, en Luneburgo, estis konsekrita. Estis ankaŭ disputo kun la ĉefepiskopo de Bremeno, Adalbrando de Bremeno (aktiva inter 1035 kaj 1043).

Bildo de Monaĥejo de Berge, kie Bruno la 2-a sukcedis al sia frato Siegfried.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]