Brunorela arasario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brunorela arasario
Brunorela arasario
Brunorela arasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. castanotis'
Pteroglossus castanotis
(Gould, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Brunorela arasario, Pteroglossus castanotis, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Temas pri specio simila al la Nigrokola arasario sed tiu ĉi estas pli granda kaj kolorplena ol tiu P. aracari.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas 37 al 47 cm longa inklude la 10 cm de la beko kaj pezas 220 al 310 g. Estas tukano kun tre impresa bildo ĉe la beko (ege granda kiel ĉe la aliaj tukanoj) kaj en vizaĝo. La okuliriso estas blanka kaj ĉirkaŭ la okulo estas granda nuda haŭtaĵo tre helblua kaj triangulforma kun pinto malantaŭen. La krono, gorĝo kaj dorso estas nigraj kaj inter tiuj partoj estas malhelbruna zono (“orelo”) el la gorĝo ĝis la nuko, kiu nomigas la specion kaj kiu foje estas ne facile diferencebla el la nigra ĉirkaŭo sed alifoje estas klare videbla kun ruĝecaj nuancoj aŭ briloj. Estas bruno ankaŭ en plumoj kovrantaj la supraj kruroj. La pugo estas ruĝa kiel ĉe aliaj arasarioj. La brusto kaj la ventro estas flavaj, sed separitaj de iom larĝa ruĝa bendo pli larĝa ambaŭflanke. Krome en la centro de la brusto estas iom da ruĝeca nuanco. La beko estas vere bunta, impresa kaj eĉ minaca. Kiel ĉe aliaj specioj de tukanoj estas dividita ne nur laŭ makzeloj sed ankaŭ diagonale: pli nigra en suba makzelo, sed ankaŭ ĉe la bazo, dum la supra makzelo estas ĉefe brunflava pli hela en la pinto. Krome la supra bordo, ĉefe en la baza duono, estas bruna, kiel aliaj nuancoj ĉe la bazo, ĉefe malhela. Tamen la bazobordo estas tre klare markita flave kiel pentrita linio. Kaj finfine kvankam la segila bordo inter ambaŭ makzeloj estas en la nigra zono, la segilecaj “dentoj” estas klare flavaj, kio minacigas la mienon.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili vivas en grupoj de ĝis 12 individuoj kiuj flugas laŭ linio. Ili manĝas ĉefe fruktoin, sed ankaŭ artropodojn kaj ovojn.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Brunorela arasario estas en centra kaj sudorienta Sudameriko. Kaj pli precize en la suda Amazona baseno, ĉefe en la sudokcidenta parto de tiu regiono. Ĝi troviĝas ankaŭ en la orienta montetoj de Andoj; pli mallarĝa teritoria zono eniras en centra-suda Kolombio ĉirkaŭ 900 km.

La suda teritorio de la Amazona baseno limiĝas en la sudorienta parto, tio estas la alfluantoj de la Amazono el la nordo. Tiu teritorio pluas sudirienten al centra kaj suda Cerrado kaj finas en la regiono de Rivero Paranao en orienta Paragvajo, sudorienta Brazilo kaj la plej malproksima nordoriento de Argentino[1].

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La iskonocera aŭ porbirda Laŭso Austrophilopterus cancellosus estis unue priskribita kiel Austrophilopterus cancellosus castanotus, ĉar estis trovita en la Brunorela arasario; sed tiu parazito jam ne estas diferencebla de tiuj trovataj en plej parto de la aliaj Pteroglossus, kaj nun ĉiuj estas unuiĝitaj kiel Austrophilopterus flavirostris.[2]

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Pteroglossus castanotis australis Cassin, 1867
  • Pteroglossus castanotis castanotis Gould, 1834

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bencke (2007)
  2. Price & Weckstein (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais ["The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects"]. Talk held on 2007-JUN-22 at Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
  • BirdLife International (BLI) (2004). Pteroglossus castanotis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 18a Septembro 2007.
  • Price, Roger D. & Weckstein, Jason D. (2005): The genus Austrophilopterus Ewing (Phthiraptera: Philopteridae) from toucans, toucanets, and araçaris (Piciformes: Ramphastidae). Zootaxa 918: 1-18. PDF resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]