Brunuleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Illustration of a brownie by Arthur Rackham.jpg

Brunuleto (en angla, brownie, en skotgaela, brùnaidh) estas feo, spirito aŭ hejmdiaĵo en brita folkloro, kiu onidire aperas nokte dum ĉiu dormas, kaj faras tasketojn. Kontraŭ tiu servo, la dommastro devas meti bovlon da lakto aŭ kremo antaŭ la fajrejo. Brunuletoj estas tre ofendiĝemaj, kaj tuj forlasos domon, se oni insultas ilin. Ili estas similaj al rusaj domspiritojgnomoj.

Originale, brunuletoj estis protektaj diaĵoj, kiel romiaj laresoj. Brunuletoj estas kutime malgrandaj, brunhaŭtaj, kaj harkovritaj. En malnovaj rakontoj, ili estis homgrandaj, sed en novaj rakontoj ili ofte estas nanaj kaj kadukaj. Ili povas fariĝi nevideblaj, kaj tranformi sin en bestojn. Ili estas aŭ nudaj aŭ ĉifonulaj. Malgraŭ tio donacoj de vestaĵoj ofendas ilin.