Saltu al enhavo

Brunvanga bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunvanga bucero
Ilustraĵo el "A monograph of the Bucerotidæ, 
or family of the hornbills" (1882)
Ilustraĵo el "A monograph of the Bucerotidæ,
or family of the hornbills" (1882)
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Bycanistes
Specio: Brunvanga bucero B. cylindricus
Bycanistes cylindricus
(Temminck, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Ceratogymna cylindricus (Temminck, 1824)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunvanga bucero[1] - latine Bycanistes cylindricus - estas specio de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de Buceredoj (latine Bucerotidae), kaj estas unu el ses specioj de la genro latine nomata Bycanistes. Ĝi troviĝas en Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio, Sieraleono kaj Togolando. Ĝiaj naturaj vivejoj estas humidaj tropikaj kaj subtropikaj foliarbaroj, plantejoj kaj sekundaraj arbaroj. Ĝi estas minacata de detruo de vivejo, ĉar oni rikoltas lignon kaj la arbaroj fariĝas ĉiam pli fragmentitaj.

La Brunvanga bucero estas granda birdo, kiu estas 60 ĝis 70 cm longa. La masklo havas grandan flavan, malsupren kurban bekon, sur kiu troviĝas kasko – kava strukturo ligita al la supra maksilo. La kapo, la supraj partoj kaj la subaj partoj estas nigraj, krom la ruĝbrunaj vangoj kaj la blankaj pugo, ventro kaj vosto. La ino estas pli malgranda sed alie similas al la masklo, krom tio, ke ŝi havas nigrajn bekon kaj kaskon.[2] Ĝia voĉo estas malsupreniranta serio de maldelikataj, metalecaj, krakaj, grakaj fajfokrioj: "rrah...rrah...rrah...rrah" aŭ "rak kak kak-kak".[3]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Brunvanga bucero estas indiĝena en la regiono de la Supra-Gvineaj arbaroj de tropika Okcidenta Afriko; ĝia disvastiĝa areo inkluzivas sudan Gvineon, Sieraleonon, Liberion, Eburbordon, sudokcidentan Ganaon kaj Togolandon. Tiuj arbaroj estas humidaj miksaj arbaroj – parte falfoliaj kaj parte ĉiamverdaj – kiuj tipe entenas diversajn arbospeciojn, el kiuj iuj faligas siajn foliojn dum la seka sezono. Ĝi troviĝas ankaŭ en maturaj duarangaj arbaroj.[2]

Surbranĉe.

La Brunvanga bucero trairas grandajn distancojn serĉante manĝaĵon en la arbaro. Ĝi manĝas fruktojn kaj estas bonega disvastiganto de semoj, kiuj povas esti demetitaj ĝis 6,9 km for de sia devenloko. Multaj arbaraj arboj havas grandajn semojn, kaj ĉiu malpliiĝo de la populacioj de fruktomanĝantaj birdoj, kiel la Brunvanga bucero, verŝajne malfavore influos la disvastigon de semoj kaj la regeneradon de la arbaro.[4] Tiu bucero manĝas ankaŭ insektojn, kiujn ĝi kaptas dumfluge. Ĝi nestas en arbaj kavaĵoj proksimume 20 m super la grundo, kaj povas dependi de la ekzisto de grandaj arboj – ĉu vivantaj ĉu mortintaj – por taŭgaj nestolokoj. Reproduktado eble ne okazas ĉiujare.[2]

La fragmentiĝo de la arbaro kaj la forigo de ligno senigas tiun ĉi birdon je la vivejo, kiun ĝi bezonas por trovi sufiĉe da fruktoj. La Brunvanga bucero estas unu el la unuaj specioj de bucero, kiuj malaperas sekve de lignoekstraktado. Multaj el la arbaraj areoj ene de ĝia disvastiĝ-areo malaperis, anstataŭigitaj de agrikultura tero kaj plantejoj de oleopalmoj kaj aliaj kultivaĵoj; tamen ĝi ĉeestas en pluraj protektataj areoj.[2] Ĉasado de la birdoj por vendo kiel vivantaj bestoj aŭ por uzo kiel ĉasaĵa viando estas signifa minaco por buceroj, kaj pro ilia malalta reprodukta indico, specioj kiel la Brunvanga bucero estas endanĝerigitaj de tiu praktiko.[5] Pro tiuj kialoj, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo taksis la konservostaton de tiu specio kiel "vundebla".[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 3 4 5 BirdLife International (2018). Bycanistes cylindricus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22682585A129918692.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
  3. Kemp, A.C. (2019) Brown-cheeked Hornbill (Bycanistes cylindricus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita 15a de Junio 2019 .
  4. (2011) Conservation of Tropical Birds. John Wiley & Sons, p. 2076–2077. ISBN 978-1-4443-4259-8.
  5. (2011) Conservation of Tropical Birds. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-4259-8.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]