Piroluzita muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brunŝtona muelejo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Piroluzita muelejo
muelejo
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 50° 42′ 35″ N, 10° 49′ 12″ O (mapo)50.7097910.819898Koordinatoj: 50° 42′ 35″ N, 10° 49′ 12″ O (mapo)
Piroluzita muelejo (Germanio)
Piroluzita muelejo (Germanio)
DEC
Piroluzita muelejo
Piroluzita muelejo
Situo de Piroluzita muelejo
Map
Piroluzita muelejo
vdr
Piroluzita muelejo, teknika heredaĵo

Piroluzita muelejo (germane: Braunsteinmühle) kun martelego troviĝas en Arlesberg (Geraberg), Germanujo (Gehlberger Straße 27). Nuntempe ĝi utiligatas muzee kaj kafeje. En 1990 la erca prilaboradejo estis deklarita teknika monumento.

Historio kaj ofertoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la ununura pluviva muelejo por manganerco (piroluzito[1]) en Eŭropo kaj tiel reflekto de la industria historio de la Turingia Arbaro. Manganerco estas plejparte uzita en la ŝtalindustrio kaj en la fabrikado de vitro kaj ceramikaĵo. Erco estis elminita en tiu areo de la meza 17-a jarcento ĝis 1949. La muelejo mem funkciigis ĝis 1982.

La unuaj mencioj pri manganerca ekspluatado ĉe Arlesberg-valo estis mallonge post 1650. Kaŭzo por malekfunkcio en 1949 estis la fermo de la minejo Heinrichsglück kiun konsistigis ĉ. 100 ercgangoj ĉefe de ĉe Mittelberg-monto. Jam en 1774 oni estis sukcese fabrikinta elementan manganon el piroluzito per redukto karbona. Sekve post 1850 ĝis 1982 ĉe la vala enirejo ĉe la torento Zahme Gera produktitis manganerco por ferfarado. Restaŭradoj okazis en la 1990-aj jaroj. La kafejo venis en marto 2010.

Oni volonte organizas gvidan viziton kaj ekskurson laŭ la historia kaj 5 kilometrojn longa aventur- kaj klerigpado Braunsteinweg (kiu finiĝas ĉe Mönchhof) kunlaborante kun la regionhistorisocieto Geraberger Heimatverein.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, ISBN 978-3-87548-466-3, p. 255