Brusela Ĉefurba Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Brusela Ĉefurba Regiono
Municipoj de la Ĉefurba Regiono

Oficialaj lingvoj franca kaj nederlanda
Areo 161 km²
Loĝantoj 1.031.215 (2007-01-01)
Ĉefurbo Bruselo
Ŝtatformo Regiono
Retpaĝo www.brussels.irisnet.be


La Brusela Ĉefurba Regiono ampleksas 19 komunumojn. Ĝi apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio sed estas aparta dulingva regiono.

Oficialaj lingvoj estas la franca kaj la nederlanda. Proporcie en la regiono loĝas 85 ĝis 90 % da franclingvanoj ; 10 ĝis 15 % da nederlandlingvanoj.

La franclingva kaj nederlandlingva komunumoj respondecas ene de la teritorio pri kulturo, edukado, asistado al personoj kaj sano.

Ekde 1989 la bruselanoj rajtas mem elekti siajn regionajn reprezentantojn: la Brusela Ĉefurba Konsilantaro. El tiu ĉi konsilantaro estas kompilitaj la respektivaj konsilantaroj por la flandra kaj franclingva komunumo.

La Ĉefurba Regiono Bruselo apartenas al la elektregiono Bruselo-Halle-Vilvoorde, kies dividon petas ĉiuj flandraj partioj.

Brusela Ĉefurba Regiono: 19 municipoj

Nomo franclingva Nomo nederlandlingva Numero sur la mapo
  Anderlecht 1
Auderghem Oudergem 9
Berchem-Sainte-Agathe Sint-Agatha-Berchem 11
Bruselo 2
  Etterbeek 4
  Evere 5
Forest Vorst 18
  Ganshoren 6
Ixelles Elsene 3
  Jette 7
  Koekelberg 8
Molenbeek-Saint-Jean Sint-Jans-Molenbeek 13
Saint-Gilles Sint-Gillis 12
Saint-Josse-ten-Noode Sint-Joost-ten-Node 14
Schaerbeek Schaarbeek 10
Uccle Ukkel 17
Watermael-Boitsfort Watermaal-Bosvoorde 19
Woluwe-Saint-Lambert Sint-Lambrechts-Woluwe 15
Woluwe-Saint-Pierre Sint-Pieters-Woluwe 16
Elcento de nederlandlingvanoj surbaze de la regionaj elektoj en 2009

Pro la federacia strukturo de Belgio ankaŭ aliaj aŭtoritatoj estas dividitaj; tiel ekzistas 6 interkomunumaj policoj. Tamen ekzistas unu sola teritoria administracio de la regiono, kiu laŭ taksoj responsas pri 99 % de ĝia administrado. Krome ekzistas du-komunuma aŭtoritato (Gezamenlijke Gemeenschapscommissie / Commission communautaire), kiu okupiĝas pri iuj kulturaj institucioj de "nacia intereso" belga.

Vidu ankaŭ


Komunumoj kaj Regionoj de Belgio Flago de Belgio

Regionoj: Flandra Regiono - Valonio - Brusela Ĉefurba Regiono
Komunumoj: Flandra Komunumo - Franclingva Komunumo - Germanlingva Komunumo